Lorenzo Noguero
Lorenzo NOGUERO Sarasa estas hispana esperantisto.
Li naskiĝis la 14-an de julio de 1963 en Huesca (Hispanio). Li studis Juron en la Universitato de Zaragozo, urbo kie li loĝas kaj laboras kiel ŝtatoficisto.
En la jaro 1984, li kontaktis kun esperanto en la asocio “Frateco”. Poste li lernis kaj alproksimiĝis al la lingvo trairante de la scivolemo al entuziasmo.
Li estas membro de “Frateco”, de HEF kaj de UEA. Li estas Prezidanto de “Frateco” (ekde 2003) kaj Sekretario de “Fundación Esperanto” (ekde 2000).
Pri esperanto kaj por esperanto li verkis diversajn artikolojn (aperintaj en la gazeto “Boletín” de HEF kaj en aliaj revuoj kaj ĵurnaloj) kaj foje prelegis (ekz.: dum Brazila Kongreso en 2004: “Ĉokolado: la amiko el Ameriko”).
Li estis ene de la loka komitato kiu organizis la 72-an HEK en Zaragozo okazinta en majo de 2013.
Diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj, ĉefe internaciaj (kaj ĉefe en Brazilo) alportis al li la ŝancon travivi memorindajn momentojn kaj interkonatiĝi kun mirindaj homoj. Elstare, lia vivo estas kunigita kun Eunice Alberto Moysés, brazila esperantistino.