SAT-en-Hispanio (SATeH) estas Laborista Esperanto-Asocio (LEAo) aganta en maldekstrulaj kaj progresemaj medio en la Hispana Ŝtato, kaj ligata al Sennacieca Asocio Tutmonda. Vere la uzata nomo estas SATeH kiel mallongigo, dum Maldekstro kaj Esperanto estas la traduko en esperanton de la oficiala hispanlingva nomo Izquierda y Esperanto, kiu estas uzata en ne esperantaj medioj, kie aludo al SAT tute povas esti nekomprenata.
Fondita en la jaro 2002, post la kongreso de SAT en Alikanto, ĝi grupigas esperantistojn de diversaj tendencoj politikaj, anarĥiistojn, komunistojn, socialistojn, respublikanojn kaj ĝenerale maldekstrulojn, el ĉiuj regionoj hispanaj.
Ties ĉefa celo estas disvastigo de Esperanto en tiaj medioj kaj varbo por SAT en la esperantaj medioj. Por klopodi sukcesi pri la unua celo ĝi organizas budojn por disdonigo de propagando, vendo de lego- kaj lernolibroj aŭ alia materialo en socipolitikaj eventoj: kongresoj, manifestacioj, festoj, ktp. Krome ties membroj partoprenas retan forumon kie oni priparolas ne nur tiajn menciitajn celojn, sed ankaŭ ĉiutage oni pridiskutas la socipolitikan situacion kaj de Hispanio kaj de najbaraj aŭ hispanlingvaj landoj kaj de tutmondo. Fakte la lasta atingo de SATeH estas kontakto kaj membrigo de esperantistoj hispanlingvaj transoceane, tio estas en Ameriko.
Eldona agado |
Grava parto de la agado de SATeH okazas pere de eldonado de libroj. Kelkaj ekzemploj estas la jenaj:
Ha, Karmela! (2018)
Tagoj kaj ruinoj (2017)
Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo (2014)
Poezio: armilo ŝargita per futuro (2013)
Crónicas del movimiento obrero esperantista (2009)
Eksteraj ligiloj |
- Retpaĝo de SAT-en-Hispanio
Eŭropaj Esperanto-asocioj 
|
|---|
Eŭropa Esperanto-Unio • Albana Esperanto-Asocio • Aŭstria Esperanto-Federacio • Aŭstria Esperanto-Junularo • Flandra Esperanto-Ligo • Flandra Esperantista Junulara Asocio • Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino • Esperanto-Asocio de Britio • Junularo Esperantista Brita • Sennacieca Asocio Tutmonda En Britio • Esperanto-Asocio de Skotlando • Bulgara Esperanto-Asocio • Bulgara Esperanto-Junularo • Ĉeĥa Esperanto-Asocio • Ĉeĥa Esperanto-Junularo • Dana Esperanto-Asocio • Dana Esperantista Junulara Organizo • Esperanto-Asocio de Estonio • Unuiĝo Franca por Esperanto • Junulara Esperantista Franca Organizo • Franca Esperanto-Instituto • SAT-Amikaro • Germana Esperanto-Asocio • Germana Esperanto-Junularo • Hispana Esperanto-Federacio • Hispana Esperantista Junulara Societo • SAT en Hispanio • Hungara Esperanto-Asocio • Hungara Esperanto-Junularo • Esperanto-Asocio de Irlando • Islanda Esperanto-Asocio • Itala Esperantista Federacio • Itala Esperantista Junularo • Kataluna Esperantista Federacio • Kataluna Esperanto-Asocio • Kataluna Esperanto-Junularo • Kroata Esperanto-Ligo • Kroatia Esperanto-Junulara Asocio • Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj • Latvia Esperanto-Asocio • Litova Esperanto-Asocio • Litova Esperantista Junulara Ligo • Luksemburga Esperanto-Asocio • Makedonia Esperanto-Ligo • Esperanto Nederland • Nederlanda Esperanto-Junularo • Norvega Esperantista Ligo • Norvega Junularo Esperantista • Pola Esperanto-Asocio • Pola Esperanto-Junularo • Portugala Esperanto-Asocio • Esperanto-Asocio de Rumanio • REU • Rusia Esperantista Junulara Movado • Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko • Serbia Esperanto-Ligo • Slovakia Esperanta Federacio • Slovakia Esperanta Junularo • Slovenia Esperanto-Ligo • Sveda Esperanto-Federacio • SEJU • Sveda Laborista Esperanto Asocio • Svisa Esperanto-Societo • Junularo Esperanta Svislanda
|
|
Laborista Esperanto-movado
|
|---|
SAT-asocioj |
Sennacieca Asocio Tutmonda • SAT-Amikaro • Liberiga Stelo • Fédération Espérantiste Ouvrière • Sveda Laborista Esperanto-Asocio • Federacio de Laboristaj Esperantistoj • SAT en Hispanio • Sovetrespublikara Esperantista Unio
|
|---|
Ne-SAT-asocioj |
Monda Asembleo Socia • Internacia Komunista Esperantista Kolektivo • Fédération Espérantiste du Travail
|
|---|
Pasintaj asocioj |
Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj • Laborista Unuiĝo Esperantista • Internacio de Proleta Esperantistaro • Internacio de Socialistaj Esperantistoj
|
|---|
Aliaj asocioj |
Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj • Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio • Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo • Aŭstria Laborista Ligo Esperantista
|
|---|
|