Kolero
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ĥolero.
Kolero estas elementa stato de forta emocia ekscito kun tendenco agresema, parte kun efektoj al la aŭtonoma nervosistemo. La korpaj efikoj inkluzivas altigojn de arteria premo, pulsado, de niveloj de adrenalino kaj noradrenalino.
Ĝia malo estas la kvieteco, la nekoleremo, do esti pacema, malsovaĝa kaj ne facile incitebla. Unuaflanke kolero aperas kiel vehementa ĉagreno, furioza afekcio, kiuj povas sekvigi nekontrolitajn agojn aŭ parolojn. Kolero tiel fariĝas mastro de la homo senkontrola. Aliaflanke kolero estas percepta kiel daŭra, ŝajne justa eco, ekzemple la koleroj dia, popola, sankta.
Kolero en la senco de nekontrolata emocio estas unu el la t.n. Sep gravegaj pekoj, laŭ la kristana doktrino.
Vidu ankaŭ |
- Agreso
- Malamo
- Furiozeco
La vinberoj de kolero, romano de John Steinbeck, 1939
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri kolero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kolero montras malsaĝulon. ”
„ Kolero pravecon ne donas. ”
„ Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. ”
Referencoj |
↑ [1]
|