13-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 13-a de januaro estas la 13-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 352 tagoj restas (353 en superjaroj).
Je la 13-a de januaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
532: Ribelo Nika komenciĝis en Konstantinopolo
845: Ratisbono: en korto de orientfranka reĝo baptiĝis 14 ĉeĥaj princoj kune kun siaj gvardioj
888: Eŭdo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la frankoj
1129: Koncilio de Troyes komenciĝis
1173: Béla la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
1257: Rikardo de Kornvalo elektiĝis reĝo de Germanio - la 1-an de aprilo samjare alia grupo de princo-elektistoj elektis Alfonson la 10-an de Kastilio
1408: Malvenko de svisa armeo en batalo de Bregenz kontraŭ ŝvaba kavalireco
1435: Papa buleo Sicut Dudum, malpermesanta sklavigon de indiĝenaj guanĉoj sur Kanarioj fare de hispanoj, estis proklamita de Eŭgeno la 4-a
1547: Dum la Koncilio de Trento oni voĉdonis dogman dekreton pri pravigo
1547: Angla reĝo kaj nobelo Henry Howard estis mortkondamnita pro ŝtatperfido
1650: Pollando: Wejherowo iĝis urbo, fondita en 1643 de la vojevodo de Malborko Jan Wejher
1681: Baĥĉisarajo: subskribita 20-jara armistico dum la rusa-turka milito (1676—1681), ratifita post jaro de Mehmedo la 4-a
1750: Hispanio kaj Portugalio interkompreniĝis en Madrido pri disdivido de influ-zonoj en Suda Ameriko
1809: En Grandduklando Badeno la 9-a konstitucia edikto reguligis civitan kaj eklezian leĝan statuson de judoj kaj establis konsilion
1813: Milito de la Sesa Koalicio: rusa armeo sub gvido de Miĥail Kutuzov transiris Nemunas
1847: Meksika-Usona Milito: kapitulaco de meksika garnizono en Los-Anĝeleso
1875: Franca astronomo Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Lumeno
1877: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Ofelio
1888: Nacia Geografia Societo fondiĝis en Usono
1893: Reĝlando Britio: unua kunsido de Nedependa Laboristara Partio
1898: Publika letero Mi akuzas! de Émile Zola pri la Dreyfus-skandalo aperis en la gazeto "L'Aurore"
1901: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Alekto
1907: En Germanio oni fondis la unuan bredado-klubon de Rotvejla hundo
1908: Henry Farman gajnis premion pro traflugo de unu kilometro ronde per balono.
1910: Novjorko: la unuan fojon oni disaŭdigis operon per radio
1915: Italio: tertremo en Provinco de La-Aglo kun maksimuma intenseco de 11 punktoj en la skalo de Mercalli mortigis pli ol 30 mil homojn
Unua mondmilito:
1918: Rusia enlanda milito: Krimea Ĉevala Regimento estis frakasita de bolŝevika armeo en batalo de Almo
1919: Sub premo de okcidentaj ŝtatpotencoj Pollando retirigis sian armeon de Spiŝo kaj Oravio - responde Ĉeĥoslovakio permesis transporton de armiloj al Pollando tra sia teritorio, sed poste ne faris tion
1919: Pollando: germanaj regopovoj enkondukis sieĝon por Supra Silezio, kiun oni nuligis la 1-an de majo
1935: Sarlando rezulte de plebiscito aliĝis al Germanio
1936: Pollando: oni anoncis verdikton en proceso pri Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kies membroj atencis kontraŭ Bronisław Pieracki - 3 estis kondamnitaj al mortpuno (post amnestio al ĝismorta puno) kaj 8 por plurjara mallibero
1939: Hungario aliĝis al Antikominterna pakto
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana polico pafmortigis en malliberejo de Poznań 21 Sileziajn ribelantojn kun 7 aliajn personojn, kaj en Nowy Sącz 19 polojn; en Lublin fondiĝis konspira Centra Gvidantaro de Popola Movado kun gvidanto restanta ankoraŭ en malliberejo de la Kastelo de Lublin (vespere liberiĝis)- Al Nov-Jorko alvenas armea generalo Józef Haller por oficiale viziti prezidenton de Usono por informi pri trapaso de la germana invado en Pollandon kaj terura situacio de poloj sub germana kaj rusa okupadoj; en Hungario fondiĝis Civitana Komitato pri protekto de rifuĝintoj, kun partopreno de Henryk Sławik, savinta ĉirkaŭ 5.000 judojn; Belgio: mobilizo atingis fazon "D", reĝo Leopoldo la 3-a turnis sin al brita registaro pri garantio
1941: Germanaj regopovoj enkondukis en areo Gdańsk-Okcidenta Prusio nutraĵajn aĉetrajtigilojn por viando, graso, fromaĝo kaj ovoj; en Lublin Gestapo arestis 3 funkciulojn de la Asocio de Armita Batalado - unu post torturoj estis murdita, dua pereis en Mauthausen, alia pro suspekto pri perfido murdita en Buchenwald de kunprizonanoj
- Germana konzerno aĉetis de germana ŝtato konfiskitajn polajn minejojn en Silezio; Pola Ruĝa Kruco en Tel-Avivo okazigis en la teatro "Ohel" festivalon de la pola muziko en plenumo de Palestina Simfonia Orkestro; bulgara caro Boriso la 3-a vizitis Hitler en lia sidejo Berghof
1942: En Londono okazis internacia konferenco pri germanaj krimoj sur okupataj teritorioj, kiun prezidis ĉefministro de pola registaro en ekzilo Władysław Sikorski - oni fondis Interaliancan Komisionon por Punado de Militkrimoj akceptinte deklaron de 9 ŝtatoj pri postmilita puno de militkrimuloj; de Novjorko al Arkangelsko fornavigis ŝipo kun vestaĵoj por poloj en Sovetunio kun valoro de 72 292 usonaj dolaroj
Batalo de Atlantiko: germanaj submarŝipoj (U-Boot) komencis ofensivon apud orientaj bordoj de Usono (operaco Paukenschlag); Jugoslavio: Slobodan Jovanović kreis en Londono novan registaron kaj enlande generalo Draguljob Mihajloviĉ iĝis militafera ministro (komandanto de ĉetnikoj en subtera movado)
1943: Juda Nacia Komitato en la Varsovia geto apelaciis al Usonjuda Komitato, Monda Juda Kongreso kaj Laborista Juda Organizaĵo en Usono pri armiloj kaj mono, pri savo de 10 mil infanoj kaj pri devigo de Germanio ĉesi murdon de la juda popolo; holokaŭsto: germanoj likvidis t.n. duan geton en Szydłowiec, en kiu grupigis ĉirkaŭ 5 mil personojn - plimulton de judoj forveturigis al ekstermejoTreblinka, ĉirkaŭ 300 personoj pereis dum la likvido; germana polico pafekzekutis en Sadowne (distrikto Węgrowski) tripersonan familion de bakisto pro dono de pano al judinoj; grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo nokte de la 12-a/13-a de januaro liberigis de malliberejo en Łomża du oficirojn
Adolf Hitler anoncis decidon pri komenco de la totala milito - unua totala mobilizo de viroj kaj virinoj defende de Nazia Germanio; gestapo alveturigis al koncentrejo Mauthausen 64 polojn; ŝtatoj de kontraŭgermana koalicio voĉdonis pri persekuto de militkrimoj; "germana generalo" ĉe armitaj fortoj de Rumanio estis nomumita Eric Hansen
1944: Taĉmentoj de germana polico pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto pli ol 300 personojn kaj aliloke 5; germanoj daŭrigis en malliberejo de Luck murdadon de enprizonigitoj - entute mortigis 315 personojn; en Lubiska (distrikto Brzeziński) partizanoj batalis kun germanoj - pereis 5 partizanoj kaj 3 civiluloj; partizanoj eksplodigis trajnon en Gołąb apud Puławy
En Sovetunio oni fondis komisionon de Nikolaj Burdenko por pruvi, ke la masakro de Katin kontraŭ la polaj oficiroj farita printempe 1940 de NKVD laŭ ordono de Stalin, estis plenumita de germanoj en 1941; soveta Ŝtata Defend-Komitato disformigis Centan Partizanan Stabon favore al unuopaj respublikoj, provincaj komitatoj kaj partizanaj staboj
1945: Germanaj regopovoj forveturigis de Tarnów 150 personojn por devigaj trudlaboroj en Nazia Germanio; en Suchedniów aperis la lasta numero de konspira gazeto "Hejnał" (Trumpetsignalo); en Lublin aperis "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) - organo de Supera Komandantaro de Pola Soldataro; Landa Nacia Konsilio dekretis pri retirigo de sovetia rublo; armeoj de 1-a Ukraina Fronto aliris apud Kielce
La plej granda bomba aeratako al Saarbrücken flanke de Aliancanoj; Orienta Fronto: en Orienta Prusio armeoj de 3-a Belorusa Fronto transiris al atako direkte de Königsberg; Balkana Fronto: germana Armeo-Grupo "E" retiriĝis el Grekio, Albanio kaj suda Jugoslavio al la rivero Drino; Britio aeratakis Police, granda parto de bomboj falis ekster la celo
1949: Sur greka insulo Rodiso komenciĝis sekreta negocado pri paco dum la unua araba-israela milito
1953: Sovetunio: politika provoko en la afero Kazo de kuracistoj komenciĝis per artikolo en Pravda, kies celo estis disvastigo de teroro
1954: Pola Popola Respubliko: malfunkciigo de NKVD-malliberejo en la Kastelo de Lublin, kie postmilite en la unua komunista malliberejo oni karcerigis ĉirkaŭ 35 mil polojn kaj verdiktis pri 515 kondamnoj al mortpuno
1957: Usona firmao Wham-O komencis produktadon de flugdiskoj
1966: En Vatikanurbo oni celebris bapto-jarmilon de Pollando sen ĉeesto de la pola primaso Stefan Wyszyński, al kiu komunista registaro malebligis partoprenon
1969: En Usono aperis Flava submarŝipo, la 10-a muzikalbumo de The Beatles
1972: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis evakuon de usona armeo de Vjetnamio
1973: Usona rokmuzika bando Aerosmith eldonis sian debutan samnoman albumon
1982: Milita stato en Pollando: Tutpollanda Rezisto-Komitato de subtera Solidareco fondiĝis en Gdańsk; granda parto de aktoroj kaj kreintoj proklamis bojkoton de reĝima televido kaj radio; en pluraj preĝejoj oni celebris meson intence de la patrujo - la plej famajn poste celebris nun beatigita pastro Jerzy Popiełuszko
1986: Sur kliŝaĵoj liveritaj de kosmosondilo estis malkovritaj lunoj de Urano - Belindo, Dezdemono kaj Rozalindo
1991: Vilno: de la 12-a/13-a de januaro per pafiloj kaj tankoj la Ruĝa Armeo mortigis 14 litovojn defendantaj la televidan turon (1 mortis aprile) kaj pli ol 600 vundiĝis
1992: En Vilno estis subskribita pola-litova deklaracio pri amikaj rilatoj kaj najbara kunlaboro
1993: Subskribo de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj en Parizo
1993: Germana komunista gvidanto Erich Honecker pro malbona sanstato estis liberigita de malliberejo
1998: Vatikanurbo: Alfredo Ormando membruliĝis por protesti kontraŭ politiko de Romkatolika Eklezio rilate al samseksemaj kristanoj
2006: 18 civiluloj pereis rezulte de usona aeratako al pakistana vilaĝo Damadola, kies celo devus esti n-ro 2 de Al-Kaida Ajman az-Zawahiri
2007: Forta tertremo en ĉirkaŭaĵo de Kurilaj insuloj
2009: En la ĉefurbo de Latvio Rigo okazis kontraŭregistara tumulto kaŭzita de ekonomia krizo
2011: Taĝikio cedis al Ĉinio konfliktan areon kun surfaco de 1 mil da km²
2012: Itala ekskursa krozoŝipo Costa Concordia sinkis apud insulo Isola del Giglio - 32 personoj pereis, 64 vundiĝis
2015: Milito en Donecka Baseno: 12 ukrainoj pereis kaj 18 vundiĝis rezulte de pripafo de aŭtomobilo fare de por-rusaj separistoj apud urbo Volnovaĥa (Donecka provinco)
Naskiĝoj |
1333: Henriko la 2-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1379)
1403: Oldřich I. z Rožmberka, ĉeĥa politikisto el la nobela familio Rožmberk (m. 1462)
1635: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo, reprezentanto de pietismo, fondinto de heraldiko (m. 1705)
1683: Christoph Graupner, germana komponisto de ĉirkaŭ 2000 verkoj (m. 1760)
1690: Gottfried Heinrich Stölzel, germana komponisto, kapelmajstro, muzikteoriisto (m. 1749)
1699: Paweł Świetlicki, pola teologo kaj protestantisma predikisto, kemiisto, fizikisto, orientalisto, aŭtoro de libro pri la persa astrologio (m. 1756)
1802: Eduard von Bauernfeld, aŭstra verkisto, kies verko La respubliko de la bestoj estas komparebla kun "La Besto-Farmo" de George Orwell (m. 1890)
1804: Paul Gavarni, franca karikaturisto kaj gravuristo (m. 1866)
1811: Gonçalves de Magalhães, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (m. 1882)
1815: Ernst Elias Niebergall, germana komedia verkisto uzanta dialekton (m. 1843)
1827: Nikolao Beketov, rusa-ukraina mineralogo kaj kemiisto, profesoro pri kemio en Ĥarkiva Universitato, membro de la Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo (m. 1911)
1838: André Rebouças, brazila inĝeniero, inventisto kaj kontraŭsklavisto (m. 1898)
1842: Heinrich Hofmann, germana komponisto kaj pianisto (m. 1902)
1845: Félix Tisserand, franca astronomo, drektoro de la observatorio de Parizo (m. 1896)
1845: Pavel Ĵukovskij, germana-rusa scenejfaristo (m. 1912)
1859: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto, ĉefulo de la greka literaturo (m. 1943)
1864: Wilhelm Wien, germana Nobelmpremiita fizikisto pri fisko de ligo inter nigra korpo kaj ties varmoradiado (m. 1928)
1866: Vasilij Kalinnikov, rusa komponisto kreanta simfonian muzikon (m. 1901)
1866: Georgij Gurĝijev, armena filozofo, mistikulo kaj spirita gvidanto, vojaĝanto (m. 1949)
1886: Zsigmond Gálffy, rumania hungara tradukisto, instruisto (m. 1958)
1890: Josef Friedrich, ĉeĥa fervoja konsilisto en Košice, kunfondinto de Esperanto-societo en Olomouc kaj de Moraviaj Esperanto-Pioniroj, prelegvojaĝisto, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (m. nekonata)
1891: Julio Baghy, hungara Esperanta verkisto, aktoro rolinta en UK 1923 kun Teatra trupo de Literatura Mondo, Cseh-metoda instruisto, aŭtoro de originala romano Sur Sanga Tero, kies esperantlingvaj verkoj estas rete atinegblaj, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, konatigata en la libro Ora Duopo (m. 1967)
1895: Zsizsi Ferenczy, hungara operkantistino, edzino de Jenő Szentimrei (m. 1969)
1898: Piroska Barlabás, hungara porjunulara verkistino (?)
1899: Lev Kuleŝov, soveta reĝisoro, pioniro de skolo pri la filma muntado (m. 1970)
1902: Gregorij Malenkov, soveta politikisto, politika komisaro partopreninta grandan teroron, kune kun Nikita Ĥruŝĉov forigis kaj ekzekutigis Lavrentij Berija, poststalina ĉeministro (m. 1988)
1905: Olga Ábel, hungara verkistino, ĵurnalistino kaj redaktorino (m. 1987)
1906: Zhou Youguang, ĉina lingvosciencisto, kreinto de la transskribado hanyu pinyin, kuntradukisto de la ĉina eldono de Encyclopaedia Britannica, kontraŭkomunisto (m. 2017)
1909: Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto, ekzekutita (m. 1934)
1911: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1974)
1913: Gilbert Cesbron, franca juristo, verkisto, adepto de Revivigo katolika (literaturo) (m. 1979)
1914: Antoni Zębik, pola radioamatoro, konstruisto de Radiostacio "Fulmo" uzata dum la ribelo de Varsovio (m. 2009)
1924: Paul Feyerabend, aŭstra sciencfilozofo, aŭtoro de la ĉefverko "Kontraŭ la metodo" (m. 1994)
1932: Lajos Szilvási, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1996)
1938: Richard Anthony, franca judo, franclingva kantisto el Kairo (m. 2015)
1956: Éva Orth, rumania hungara/hungara kantistino
1963: Péter Fülöp Kocsis, hungara pastro, episkopo de Hungara grek-katolika eklezio
1977: Orlando Bloom, angla aktoro ĉefrolinta en la filmo La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de l' Ringo
1978: Attila Gáll, hungara poeto, kunredaktoro de "Irodalmi Jelen"
Mortoj |
-86: Kajo Mario, romia konsulo kaj reformisto de romia armeo (naskiĝis ĉirkaŭ -158)
533: Sankta Remiĝo de Reims, episkopo de Reims, apostolo de frankoj (naskiĝis ĉirkaŭ 437)
858: Aethelwulf, anglosaksa reĝo de Wessex, Essex, Sussex kaj Kent (naskiĝis ĉirkaŭ 795)
888: Karlo la 3-a la Dika, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 839)
1151: Suger de Sankta Denizo, franca kronikisto kaj abato (n. 1081)
1552: Jakobus Greselius, germana humanisto kaj profesoro en la Universitato de Kolonjo (n. 1483)
1555: Jacobus Sylvius, franca anatomo, esploristo de sanga vaskulo, latinisto, hebreisto kaj helenisto (n. 1478)
1591: Antonio Carafa, itala klerulo, kardinalo, bibliotekisto (n. 1538)
1593: Simono Budny, belorusa kaj pola reformaciisto, teologo, tradukisto de la tuta Biblio al la pola el originalaj lingvoj, kunkreinto de belorusa lingvo (n. 1530)
1599: Edmund Spenser, angla poeto kaj humanisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1552)
1625: Jan Brueghel la pliaĝa, flandra pentristo, filo de Pieter Bruegel la pliaĝa (n. 1568)
1633: János Thordai, hungara eklezia verkisto, kantkolektanto (n. ?)
1691: George Fox, angla disidento, fondinto de kvakerismo (n. 1624)
1701: Friedrich Ulrich Calixtus, germana luterana teologo (n. 1622)
1717: Maria Sibylla Merian, germana pentristino, grafikistino kaj entomologino (n. 1647)
1766: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio, fondinto de la Reĝa Dana Akademio de Arto (n. 1723)
1838: Ferdinand Ries, germana komponisto kaj pianisto (n. 1784)
1847: Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj politikisto, feldmarŝalo de aŭstria-hungara armeo (n. 1776)
1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusa esploristo de Antarkto (n. 1778)
1888: Eugène Labiche, franca komediverkisto (n. 1815)
1904: Károly Rimely, hungara teologo, episkopo, profesoro (n. 1825)
1906: Aleksander Stepanoviĉ Popov, rusa fizikisto, inventisto de radio (n. 1859)
1931: Kálmán Kandó, hungara inĝeniero pri fervoja trako, inventisto (n. 1869)
1937: Martemjan Rjutin, sovetia politikisto, bolŝevika aganto, ekzekutita (n. 1890)
1941: James Joyce, irlanda verkisto, filozofo, lingvisto, aŭtoro de Uliso kaj Finnegans Wake (n. 1882)
1943: Else Ury, germana verkistino juddevena, kies porjunulina literaturo estis tradukita al pluraj lingvoj, murdita (n. 1877)
1943: Ferenc Földes, hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto, malaperinto (n. 1910)
1943: Sophie Taeuber-Arp, svisa dadaisma artistino (n. 1889)
1945: Dezső Szabó, hungara verkisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1879)
1956: Lyonel Feininger, usona-germana pentristo kaj grafikisto (n. 1871)
1962: Béla Blédy, rumania hungara lingvisto, leksikografo (n. 1908)
1969: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino, ĵurnalistino, tradukistino (m. 1906)
1974: Salvador Novo, meksika poeto, dramaturgo, historiisto (n. 1904)
1975: József Bíró, hungara pentristo, kies pentraĵoj troviĝas en pluraj eksterlandaj muzeoj (n. 1887)
1982: Marcel Camus, franca reĝisoro, konata de la filmo Nigra Orfeo (n. 1912)
1983: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (n. 1908)
1995: Vilmos Bese, hungaria petrol-magnato (n. 1916)
1998: Anna Méliusz, hungara porinfana verkistino, tradukistino (n. 1920)
2001: Wojciech Ziembiński, pola socia kaj katolika aganto, membro de la Klubo de Kurba Rondo, kunfondinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj, kuniniciatinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj, opoziciisto memoriganta viktimojn de sovetaj kaj komunistaj krimoj (n. 1925)
2002: Gregorio Fuentes, kuba mar-kapitano (n. 1897)
2004: Harold Shipman, brita kuracisto kaj murdisto (n. 1946)
2007: Michael Brecker, usona tenorsaksofonisto (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Togolando: Tago de Libereco
Romkatolika Kalendaro: Sankta Hilaro, episkopo de Poitiers, filozofo kaj doktoro de la eklezio, sanktulo de kvar eklezioj
Tagoj de semajno |
La 13-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.