ipernity
ipernity estas socia retejo, kiu ebligas kaj senpage kaj kontraŭ kotizo havigi retspacon por krei blogon, publikigi fotojn, filmojn kaj sonaĵojn kaj partopreni en sociaj retoj. La interfaco de la retejo estas plurlingva, i.a. en Esperanto.
Enhavo
1 Historio
2 Ebloj
3 Notoj kaj referencoj
4 Eksteraj ligiloj
5 Vidu ankaŭ
Historio |
La alfa versio de la retejo naskiĝis en majo 2006. La beta versio de ipernity estis malfermita al la publiko ekde aprilo 2007. En aprilo 2013 aperis la fina versio.
La fondon de ipernity iniciatis du francoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado.
Fine de 2008 ipernity havis ĉirkaŭ 50000 uzantojn, el kiuj 1500 uzas Esperanton. Fine de 2016 la uzantoj estis ĉirkaŭ 100mil.
La 1-an de decembro 2016, ipernity anoncis ke la retejo plej verŝajne fermiĝos en la fino de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj;[1] la dato estis iom postigita dum grupo de membroj klopodas plidaŭrigi la retejon.[2]
Ebloj |
ipernity ebligas publikigon de:
- artikoloj de blogo,
- bildoj (ciferecaj fotoj),
- Eblas alŝuti pli ol unu bildon samtempe.
- filmoj,
- sonregistraĵoj,
- kaj pli ĝenerale ĉiaj specoj de cifereca enhavo.
La publikigaĵoj povas esti prezentitaj en albumoj kaj aldonitaj al grupoj.
Notoj kaj referencoj |
↑ Sciigo de la Teamo de Ipernity
↑ Ipernity Members Association Project
Eksteraj ligiloj |
- Ĉefpaĝo de ipernity
Ĉio en unu programo (recenzo pri ipernity en Monato de Paul Peeraerts)
Vidu ankaŭ |
- Diaspora