Kumasi
| Kumasi | |||
|---|---|---|---|
| Administrado | |||
Poŝtkodo | AK000-AK911 [+] | ||
Retpaĝaro | www.kma.gov.gh [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 2 069 350 () [+] | ||
Loĝdenso | 8 147 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 6° 41′ N, 1° 37′ U6.6833333333333-1.6166666666667Koordinatoj: 6° 41′ N, 1° 37′ U [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Areo | 254 km² (25 400 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Kumasi (konata ankaŭ kiel "ĝardenurbo") estas universitata urbo kaj romkatolika episkopejo en Ganao.
Panoramo en Kumasi
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Trafiko
5 Klimato
6 Vidindaĵoj
7 Famuloj
8 Ĝemelurboj
9 Vidu ankaŭ
Bazaj informoj |
Areo: 254 km²
Alto super marnivelo: 250 m
Loĝantaro: 1 469 000 en 2007
Horzono: UTC
Poŝtkodo:
Telefonkodo: 032
Aŭtokodo: GH-AH
06°41′00″N 01°37′00″U / 6.683333°N, 1.616667°U / 6.683333; -1.616667 (Kumasi)Koordinatoj: 06°41′00″N 01°37′00″U / 6.683333°N, 1.616667°U / 6.683333; -1.616667 (Kumasi)
Situo |
Kumasi troviĝas en zono de tropika ĝangalo. Akrao troviĝas je 250, Ekvatoro je 480, la maro je 160 km-oj.
Historio |
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En 1695 Kumasi iĝis ĉefurbo, kiun la britoj okupis en 1874. Baldaŭe ĝi ĉesis esti ĉefurbo, tamen ankaŭ nun ĝi estas simbola sidejo aŭ reĝa urbo.
Bazaro de Kumasi
Trafiko |
Kumasi havas flughavenon kaj fervojan kontakton. En la urbo malgrandaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato |
Kumasi havas tropikan savanan klimaton kun stabila temperaturo. Jare pluvas po 1400 mm. La longa pluvsezono daŭras de marto ĝis julio, la pli mallonga pluvsezono de septembro ĝis novembro. La temperaturo estas ĉirkaŭ 29 °C.
Vidindaĵoj |
fortikaĵo (nun muzeo) de 1896
- muzeo pri ĉapeloj
- kulturcentro
palaco de 1972
- bestoĝardeno
- romkatolika katedralo omaĝe al Sankta Petro
stadiono de 1959
Stacidomo de Kumasi
Vido en Kumasi
Famuloj |
Kofi Annan (* 1938) prezidanto de UNO
Ĝemelurboj |
Charlotte, Usono
Winston-Salem, Usono
Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono
Treichville, Ebur-Bordo
Uagaduguo, Burkina Faso
Vidu ankaŭ |
- Listo de milionurboj