Dinastio Wettin


































































































Dinastio Wettin
Dinastio

Blazono
Blazono

Apero
10-a jarcento [#]

Religio

protestantismo en Germanio (escepte Saksio ekde 1697) kaj en Britio
katolikismo en Pollando, Portugalio kaj Belgio
Dinastiaj rilatoj

Fondinto
Dietrich I of Wettin [#]

Branĉoj
Ernestidoj • Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin [#]
Regadoj

Margrafoj de Luzacio

Regado

1032–

Margrafoj de Meißen Wappen Landkreis Meissen.svg

Regado

1089–

Landgrafoj de Turingio Coat of arms of Thuringia.svg

Regado

1247–

Princoj-elektistoj de Elekto-Saksio Blason Jean-Georges IV de Saxe.svg

Regado

1423–1806

Reĝoj/granddukoj de Pollando-Litovio Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg

Regado

1697–1763

Reĝoj de Reĝlando Saksio Coat of arms of Saxony.svg

Regado

1806–1918

Dukoj de Ernestaj duklandoj

Regado

1486–1918

Reĝoj de Portugalio Coat of Arms of the Kingdom of Portugal 1640-1910 (3).svg

Saksio-Koburgo kaj Gotao

Regado

1853–1910

Reĝoj de Britio Flago-de-Britio.svg

Saksio-Koburgo kaj Gotao

Regado

1901–1917

Imperiestroj de Hindio Star-of-India-gold-centre.svg

Saksio-Koburgo kaj Gotao

Regado

1901–1917

Reĝoj de Belgio Flago-de-Belgio.svg

Saksio-Koburgo kaj Gotao

Regado

1831–nun

Caroj de Bulgario Coat of Arms of Kingdom of Bulgaria (1927-1946).png

Saksio-Koburgo kaj Gotao

Regado

1887–1946

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Blazono de la dinastio Wettin (albertida linio)


La dinastio Wettin [vetin] estis dinastio de germanaj margrafoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj. Ili regis dum pli ol 800 jaroj en la teritorioj de la hodiaŭa federacia lando Saksio ("Supra Saksio"), partoj de Turingio kaj Luzacio.
En la 18-a jarcento, du dinastianoj estis reĝoj kaj granddukoj de Pollando-Litovio en 66 jarojn longa persona unio Saksio-Pollando.
La nomo devenas de la kastelo Wettin, germane Burg Wettin, en Wettin apud Halle. La familio Wettin estas unu el la plej aĝaj germanaj princaj familioj.


En 1032 ili fariĝis margrafoj de Luzacio, 1089 margrafoj de Meißen kaj 1423 princoj-elektistoj de Saksio. En 1247, post la morto de Heinrich Raspe la 4-a, ili ankaŭ iĝis landgrafoj de landgraflando Turingio.


En 1845 okazis decido nomata la "Lepsika Divido", laŭ kiu la dinastio disiĝis en du branĉojn, la "albertidan" kaj la "ernestidan". La Lepsika Divido estas konsiderata la plej grava misdecido de la saksuja historio. Ĝi malfortigis la dinastion Wettin por pluraj postaj jarcentoj kaj ebligis la plifortiĝon de Brandenburgio-Prusio anstataŭ Saksio kiel regiona grandpotenco.


La pli aĝa "ernestida linio" perdis la princo-elektistan rangon en 1547 al la pli juna "albertida linio", sed plu havis siajn posedaĵojn en Turingio, kiujn la ernestidoj dividis inter si en plurajn "Ernestajn duklandojn". Unu el tiuj ernestidaj flanko-linioj, la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, poste fariĝis gravega en Eŭropo, havanta inter siaj anoj reĝojn de Britio ekde 1901 ĝis nun (ekde 1917 alinomita al "Windsor"), de Belgio ekde 1831, de Bulgario 1908-1946, kaj reĝaj edzoj de portugalaj kaj anglaj reĝinoj.


La pli juna "albertida linio" regis kiel reĝoj de Pollando-Litovio 1697-1763 kaj de Saksio 1806-1918.




Enhavo






  • 1 Regnoj regataj de dinastio Wettin


    • 1.1 Albertida linio


    • 1.2 Ernestida linio




  • 2 Literaturo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Regnoj regataj de dinastio Wettin |



Albertida linio |


Saksio:



  • ekde 1547 princoj-elektistoj de Elektoprinclando Saksio


    • 1657-1746 Saksio-Weißenfels, duklando


    • 1657-1738 Saksio-Merseburg, duklando


    • 1657-1718 Saksio-Zeitz, duklando




  • 1806-1918 reĝoj de Reĝlando Saksio


Pollando-Litovio:



  • 1697-1763 reĝoj de Pollando kaj granddukoj de Litovio




la kastelo Wettin vidata de la rivero Saale




Ernestida linio |


  • ĝis 1547 princoj-elektistoj de Elektoprinclando Saksio

"Ernestaj duklandoj": (nekompleta listo)




  • Saksio-Vajmaro-Eisenach, grandduklando


  • Saksio-Vajmaro, duklando


  • Saksio-Eisenach, duklando


  • Saksio-Gotao-Altenburgo, duklando


  • Saksio-Meiningen, duklando


  • Saksio-Hildburghausen, duklando


  • Saksio-Koburgo-Saalfeld, duklando


  • Saksio-Altenburg, duklando


  • Saksio-Koburgo kaj Gotao, duklando. El la branĉo Saksio-Koburgo kaj Gotao ankaŭ


    • 1901-nun reĝoj de Britio (ekde 1917 alinomita al "Windsor")


    • 1831-nun reĝoj de Belgio ekde 1831


    • 1887-1946 reĝoj de Bulgario


    • 1853-1910 reĝoj de Portugalio





Literaturo |



  • Heinz Werner Lewerken kaj aliaj: Die Ahnengalerie der Wettiner. Ausstellungskatalog der Rüstkammer, Staatliche Kunstsammlungen Dresden. Eldonejo Sandstein, Dresdeno 2006. ISBN 978-3-937602-70-7

  • Reiner Groß: Die Wettiner. Stuttgart 2007.

  • Jürgen Helfricht: Die Wettiner. Sachsens Könige, Herzöge, Kurfürsten und Markgrafen. Eldonejo Sachsenbuch Leipzig 4. Auflage 2007. ISBN 3-89664-044-5

  • Albert Herzog zu Sachsen: Die Wettiner in Lebensbildern. Graz, Wien, Köln 1995.

  • Hans Hoffmeister; Volker Wahl (eld.): Die Wettiner in Thüringen - Geschichte und Kultur in Deutschlands Mitte (Schriften des Thüringischen Hauptstaatsarchivs Weimar, Nr. 2). Arnstadt, Weimar, 1999. ISBN 3-932081-33-1

  • Frank-Lothar Kroll (eld.): Die Herrscher Sachsens. München 2004.

  • Jörg Rogge: Die Wettiner. Aufstieg einer Dynastie im Mittelalter. Ostfildern 2005. ISBN 3-7995-0151-7

  • Carl Freiherr von Keller: Tagebuch aus der Genealogie des Hauses Wettin, Leipzig 1881.



Vidu ankaŭ |


  • Blazono de Saksio



  • Kategorio Dinastio Wettin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |




  • oficiala retejo de la dinastio germane


  • historio de la dinastio germane


  • artikolo en la retejo die Sachsen kommen germane


  • artikolo pri la giganta murpentraĵo Fürstenzug en Dresdeno germane




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár