Aruad
Aruad aŭ Ruad, iam Arvad, (arabe: أرواد, Arwād) estas senakva insulo, ĉirkaŭ 3 km antaŭ la siria havenurbo Tartus (nomita ankaŭ Tortosa aŭ Tartosa). Ĝi estas ĉirkaŭ 570 m longa kaj ĉirkaŭ 360 m larĝa kaj tute kovrita de la samnoma fiŝkaptista vilaĝo. Ĝi havas konstruitan haveneton por malgrandaj boatoj ĉe sia orienta flanko.
Fotogalerio |
Osmana fortikaĵo de Aruad
La haveneto de Aruad
Arwadair.jpg
Aruad kun haveneto vidita desupre
Bildstrio |
En la 26-a volumo de Asterikso, "La odiseo", Aruad estas menciita kiel fenica haveno, fermita al la gaŭloj, kiuj serĉas ŝtonoleon.
Vidu ankaŭ |
- Templanoj
- Historio de la templanoj
Koordinatoj: 34°51′20″N 35°51′32″E / 34.85556°N, 35.85889°O / 34.85556; 35.85889 (Aruad)