István Nécsey
István Nécsey | |
|---|---|
István Nécsey | |
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1870(nun 1870-02-12) en |
Morto | la 26-an de marto 1902 en |
Profesio | pentristo |
István Nécsey [iŝtvAn nEĉei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Nécsey István Bálint estis hungara pentristo, ilustristo pri bestoj, precipe birdoj kaj papilioj, amatoraj entomologo kaj ornitologo.
Memportreto de István Nécsey
István Nécsey [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1870 en Verebély (Hungara reĝlando, nuntempa Vráble en Slovakio), li mortis la 26-an de marto 1902 en Munkeno (Germana Regno).
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj pentraĵoj
3 Elektitaj ilustraĵoj
4 Fontoj
Biografio |
István Nécsey abiturientis en 1887, poste li studis private de Simon Hollósy en Munkeno kaj duonjaron en belarta akademio en la sama urbo. Inter 1890-1892 li studis en akademio Julian en Parizo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jules Joseph Lefebvre kaj Jean-Joseph Benjamin-Constant. Post siaj studoj li estis soldato du jarojn, poste li komencis desegnadi bestojn en sia naskiĝurbo. Krom la bestoj li pentradis portretojn, ĝenrojn, etnografiaĵojn kaj ekleziajn temojn. Li debutis en ekspozicio en 1896, en la sama jaro li ilustris librojn. Inter 1893 kaj 1902 li okupiĝis ankaŭ pri entomologio. Estis tiaj papilioj, kiujn li desegnis la unua. Li mortigis sin pro senrekompenca amo.
Elektitaj pentraĵoj |
- memportreto (vidu dekstre la bildon!)
Elektitaj ilustraĵoj |
Magyarország madarai (trivoluma libro, 1896)- libroj de Jenő Zichy, Béla Pósta, Lajos Bíró
Fontoj |
- hungarlingva biografio teksto
- germanlingva biografio
- slovaklingva biografio kun foto kaj bildoj