Universala Kongreso de Esperanto




Disambig-dark.svg"UK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UK (apartigilo).










































Nuvola apps kuser.svg
UK


Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono
Mondo
Periodo Julio / aŭgusto
Organizanto
Universala Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde
1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo
paĝo pri UK
Fota retpaĝo
fotopaĝo pri UK 2006







v  d  r


Information icon.svg



La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, TEJO organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson (IJK) kaj ILEI organizas sian ĉiujaran ILEI-Konferencon.




Enhavo






  • 1 Ĝeneralaĵoj


  • 2 Personoj


  • 3 Programo


    • 3.1 Solenaĵoj


    • 3.2 Temaj kaj fakaj programeroj


    • 3.3 Kulturaj programeroj




  • 4 Historio


  • 5 Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj


  • 6 Galerio


  • 7 Referencoj


  • 8 Literaturo


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Ĝeneralaĵoj |


UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.


Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato (LKK) kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.


Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).



Personoj |




KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo


La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.


Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.


Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.


Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.



Programo |


Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.



Solenaĵoj |


La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.




Solena Fermo dum UK 2015


Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:



  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA

  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj

  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto

  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj


En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.


Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.



Temaj kaj fakaj programeroj |


La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.


Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.



Kulturaj programeroj |


Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.



Historio |





UK 1913, Berno (afiŝo)


Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.


Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).


Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La nuna KKS Clay Magalhaes oficas ekde 2003.


La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.



Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj |


Kvanto da partoprenintoj kaj landoj en Universalaj Kongresoj.png

Galerio sube: Por ĉiu UK aperas cirklo kun grandeco proporcia al la nombro da aliĝintoj kaj koloro laŭ la kongresjaro, kiel montrite en la mapo de Eŭropo.


























































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
105-a UK 2020 Montrealo
Flago-de-Kanado.svg Kanado


104-a UK 2019 Lahti
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando


103-a UK 2018 Lisbono
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio


102-a UK 2017 Seulo
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
Centa datreveno de la morto de Zamenhof 1173[1]

101-a UK 2016 Nitro
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
1252[2]


































































































































































































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
100-a UK 2015 Lillo
Flago-de-Francio.svg Francio
Centa kongreso 2698[3]

99-a UK 2014 Bonaero
Flago-de-Argentino.svg Argentino
706[4]

98-a UK 2013 Rejkjaviko
Flago-de-Islando.svg Islando
1034[5]

97-a UK 2012 Hanojo
Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
866[6]

96-a UK 2011 Kopenhago
Flago-de-Danio.svg Danio
1458[7]

95-a UK 2010 Havano
Flago-de-Kubo.svg Kubo
1002[8]

94-a UK 2009 Bjalistoko
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Cent kvindek jaroj de Zamenhof 1860

93-a UK 2008 Roterdamo
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Cent jaroj de UEA 1845

92-a UK 2007 Jokohamo
Flago-de-Japanio.svg Japanio

Probal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto
1901

91-a UK 2006 Florenco
Flago-de-Italio.svg Italio
2209

90-a UK 2005 Vilno
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Cent jaroj de UK 2344

89-a UK 2004 Pekino
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
2031

88-a UK 2003 Gotenburgo
Flago-de-Svedio.svg Svedio
1791

87-a UK 2002 Fortalezo
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
1484

86-a UK 2001 Zagrebo
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio
Demisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis 1691

85-a UK 2000 Tel-Avivo
Flago-de-Israelo.svg Israelo
1212

84-a UK 1999 Berlino
Flago-de-Germanio.svg Germanio
2712

83-a UK 1998 Montpeliero
Flago-de-Francio.svg Francio
3133

82-a UK 1997 Adelajdo
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
Unua en Oceanio 1224

81-a UK 1996 Prago
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Manifesto de Prago 2972


































































































































































































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
80-a UK 1995 Tampereo
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando

Lee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto
2443

79-a UK 1994 Seulo
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
1776

78-a UK 1993 Valencio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
1863

77-a UK 1992 Vieno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
3033

76-a UK 1991 Bergeno
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
2400

75-a UK 1990 Havano
Flago-de-Kubo.svg Kubo
Prezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron 1617

74-a UK 1989 Brajtono
Flago-de-Britio.svg Britio
Aliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio
2280

73-a UK 1988 Roterdamo
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
2321

72-a UK 1987 Varsovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Cent jaroj de Esperanto
5946

71-a UK 1986 Pekino
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
2482

70-a UK 1985 Aŭgsburgo
Flago-de-Germanio.svg Germanio
2311

69-a UK 1984 Vankuvero
Flago-de-Kanado.svg Kanado
802

68-a UK 1983 Budapeŝto
Flago-de-Hungario.svg Hungario
4834

67-a UK 1982 Antverpeno
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
1899

66-a UK 1981 Braziljo
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Unua en la suda hemisfero (Suda Ameriko) 1749

65-a UK 1980 Stokholmo
Flago-de-Svedio.svg Svedio
1807

64-a UK 1979 Lucerno
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Finaj diskutoj pri nova statuto de UEA
1630

63-a UK 1978 Varno
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
4414

62-a UK 1977 Rejkjaviko
Flago-de-Islando.svg Islando
Vizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO
1199

61-a UK 1976 Ateno
Flago-de-Grekio.svg Grekio
1266


































































































































































































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
60-a UK 1975 Kopenhago
Flago-de-Danio.svg Danio
1227

1975-uk-ina g.jpg
59-a UK 1974 Hamburgo
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Demisio de nereelektota Ivo Lapenna
1651

58-a UK 1973 Beogrado
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
Poste kvereloj pri la distribuo de subvencio 1638

57-a UK 1972 Portlando
Flago-de-Usono.svg Usono
923

56-a UK 1971 Londono
Flago-de-Britio.svg Britio
2071

55-a UK 1970 Vieno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Vizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas
1987

54-a UK 1969 Helsinko
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
1857

53-a UK 1968 Madrido
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
1769

52-a UK 1967 Roterdamo
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Origine planita por Tel-Avivo
1265

51-a UK 1966 Budapeŝto
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Incidento pro GDR-ambasadoro 3975

50-a UK 1965 Tokio
Flago-de-Japanio.svg Japanio
Unua kongreso en Azio 1710

49-a UK 1964 Hago
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
2512

48-a UK 1963 Sofio
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
3472

47-a UK 1962 Kopenhago
Flago-de-Danio.svg Danio

Yagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto
1550

46-a UK 1961 Harogato
Flago-de-Britio.svg Britio
1646

45-a UK 1960 Bruselo
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
1930

44-a UK 1959 Varsovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Cent jaroj de Zamenhof 3256

43-a UK 1958 Majenco
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Kvindekjariĝo de UEA 2021

42-a UK 1957 Marsejlo
Flago-de-Francio.svg Francio
1468

41-a UK 1956 Kopenhago
Flago-de-Danio.svg Danio
2200


































































































































































































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
40-a UK 1955 Bolonio
Flago-de-Italio.svg Italio
1687

39-a UK 1954 Harlemo
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Vizito de ĉefministro Willem Drees
2353

38-a UK 1953 Zagrebo
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
Unua kongreso en komunista lando 1760

37-a UK 1952 Oslo
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
1614

36-a UK 1951 Munkeno
Flago-de-Germanio.svg Germanio
2040

35-a UK 1950 Parizo
Flago-de-Francio.svg Francio
2325

34-a UK 1949 Burnmuto
Flago-de-Britio.svg Britio
1534

33-a UK 1948 Malmö
Flago-de-Svedio.svg Svedio
1761

32-a UK 1947 Berno
Flago-de-Svisio.svg  Svislando

Kunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA
1370

31-a UK 1939 Berno
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
765

30-a UK 1938 Londono
Flago-de-Britio.svg Britio
1602

UK1938.jpg
29-a UK 1937 Varsovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo
1120

UK1937-1.jpg
28-a UK 1936 Vieno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
854

UK 1936 Vieno.jpg
27-a UK 1935 Romo
Flago-de-Italio.svg Italio
Kongreso en pluraj urboj 1442

UK1935 4.jpg
26-a UK 1934 Stokholmo
Flago-de-Svedio.svg Svedio
Elekto de la Estraro de "Nova UEA" 2042

UK1934.jpg
25-a UK 1933 Kolonjo
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Nacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo
950

UK1933 - Festkunsido.jpg
24-a UK 1932 Parizo
Flago-de-Francio.svg Francio
Rompo de la Helsinko-sistemo
1650

UK1932 2.jpg
23-a UK 1931 Krakovo
Flago-de-Pollando.svg Pollando
900

UK 1931 Krakovo.jpg
22-a UK 1930 Oksfordo
Flago-de-Britio.svg Britio
1211

UK1930.jpg
21-a UK 1929 Budapeŝto
Flago-de-Hungario.svg Hungario
1200

UK 1929 Budapest.jpg


































































































































































































UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj
Foto
20-a UK 1928 Antverpeno
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
1494

UK 1928 Antverpeno.jpg
19-a UK 1927 Dancigo
Flag of the Free City of Danzig.svg Libera Urbo Dancigo
905

UK 1927 Dancigo.jpg
18-a UK 1926 Edinburgo
Flago-de-Britio.svg Britio
960

UK 1926 Edinburgo.jpg
17-a UK 1925 Ĝenevo
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Unua kongresa universitato 953

UK 1925 Geneva.jpg
16-a UK 1924 Vieno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
3400

UK 1924 Privat.jpg
15-a UK 1923 Nurnbergo
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Ĝistiama aliĝrekordo hiperinflacio 4963

UK 1923 Nurenbergo.jpg
14-a UK 1922 Helsinko
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Kontrakto de Helsinko 850

13-a UK 1921 Prago
Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio
Fondo de SAT
2561

UK1921.jpg
12-a UK 1920 Hago
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
408

Esperanto-ekskurso en Leiden.jpg
11-a UK 1915 Sanfrancisko
Flago-de-Usono.svg Usono
163

UK1915.jpg
10-a UK 1914 Parizo
Flago-de-Francio.svg Francio
Ne okazis pro la Unua mondmilito 3739

UK1914 poshtkarto.jpg
9-a UK 1913 Berno
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
1203

UK 1913 Berno.jpg
8-a UK 1912 Krakovo
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
1000

UK 1912 Krakovo.jpg
7-a UK 1911 Antverpeno
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
1800

1911 Anvers Congrès Esperanto.jpg
6-a UK 1910 Vaŝingtono
Flago-de-Usono.svg Usono
Unua kongreso ekster Eŭropo 357

Zamenhof UK 1910.jpg
5-a UK 1909 Barcelono
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
1287

UK1909 Solena Malfermo.jpg
4-a UK 1908 Dresdeno
Flago-de-Germanio.svg Germanio
1500

1908 UK Dresdeno.jpg
3-a UK 1907 Kembriĝo
Flago-de-Britio.svg Britio
1317

Lingva Komitato 1907.jpg
2-a UK 1906 Ĝenevo
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
1200

Esperantomuseum 2.jpg
1-a UK 1905 Bulonjo-ĉe-Maro
Flago-de-Francio.svg Francio
688

Boulogne-sur-Mer 1905.jpg



Galerio |




Referencoj |





  1. La Kandellumo Verda 6


  2. Kongresa Kuriero “Pribina” n-ro 6


  3. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 586 (2015-08-20): Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj


  4. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto


  5. Laŭ
    [1];



  6. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.


  7. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto


  8. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)




Literaturo |



  • Ziko van Dijk: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. UEA: Rotterdam 2005, 197 p.


Vidu ankaŭ |




  • IJK - Internacia Junulara Kongreso


  • IIK - Internacia Infana Kongreseto



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso



  • Kategorio Universala Kongreso de Esperanto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Universala Kongreso de Esperanto en Vikifontaro (Universala biblioteko)





  • La Universalaj Kongresoj en la Bildarkivo Aŭstria

  • Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-1923






Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo