Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEF aŭ I.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro de FISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."
Enhavo
1 Historio
2 Bulteno
3 Terminologia laboro
4 Listo de landaj asocioj de IFEF
5 Kongresoj
6 Eksteraj ligiloj
7 Referencoj
Historio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj.
Komence aperis alvoko en la revuo Esperanto, en marto 1909, fare de la franca fervojisto Armand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la 5-a UK en Barcelono la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazeton Fervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi.
Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.
Nova postmilita organizaĵo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso de SAT en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo 1949 ĝi kunvokis sian unuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.
Bulteno |
IFEF eldonas bultenon Internacia Fervojisto, en kiu oni povas legi pri ekz. :
- la aktivaĵoj de IFEF
- fervojaj aktualaĵoj en la mondo
- anoncoj de venontaj kongresoj
- raportoj de pasintaj renkontiĝoj
Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.
Terminologia laboro |
IFEF partoprenas en la laboro de RailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de la UIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.
Listo de landaj asocioj de IFEF |
Aŭstrio: Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF)
Belgio: Belga Esperanto Fervojista Asocio (BEFA)
Bulgario: Bulgara Fervojista Sekcio de Bulgara Esperanto-Asocio
Ĉeĥio: Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio
Ĉinio: Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA)
Danio: Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA)
Francio: Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA)
Germanio: Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA)
Hispanio: Hispana Esperanto Fervojista Asocio (HEFA)
Hungario: Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA)
Italio: Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA)
Japanio: Japana Esperantista Ligo Fervojista (JELF)
Jugoslavio (antaŭe): Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE) nun Serba Asocio de Fervojistoj
Kroatio: Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA)
Norvegio: Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA)
Rumanio: Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA)
Serbio: Serba Asocio de Fervojistoj
Slovakio: Slovaka Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE)
Slovenio: Fakkomitato de Fervojistaj Esperantistoj en Slovenio
Kongresoj |
Kongreson IFEF okazigas ĉiujare en malsama lando. Lastaj kongresoj :
2019 (okazonta) en Málaga Hispanio (3-9ajn de majo 2019) [1]
- 2018 en Wrocław, Pollando (aparta artikolo)
- 2017 en Colmar, Francio
- 2016 en Varna, Bulgario
- 2015 en Kunming, Ĉinio
- 2014 en San Benedetto, Italio
- 2013 en Artigues-près-Bordeaux, Francio
- 2012 en Herzberg am Harz, Germanio
- 2011 en Liberec, Ĉeĥio
- 2010 en Sofia, Bulgario
- 2009 en Trieste, Italio
- 2008 en Poznan, Pollando
- 2007 en Paris, Francio
- 2006 en Shanghai, Ĉinio
- 2005 en Brașov, Rumanio
- 2004 en Sopron, Hungario
- 2003 en Dresden, Germanio
- 2002 en Plovdiv, Bulgario
- 2001 en Tábor, Ĉeĥio
- 2000 en Budapest, Hungario
- 1999 en Le Mans, Francio
- Listo de ĉiuj kongresoj : Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso
Eksteraj ligiloj |
Retpaĝaro de IFEF (multlingva)
paĝo de IFEF en la retejo Facebook
Referencoj |
↑ Kongresa retejo : http://esperanto-andalucia.info/