Ĉuvaŝa lingvo




Ĉuvaŝa lingvo (ĉuvaŝe ЧӑвашлаЧӑваш чĕлхи) estas unu el tjurkaj lingvoj – sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la ĥazara.




Nomo de stacio sur fervoja stacidomo, skribita en la ĉuvaŝa lingvo




Enhavo






  • 1 Kie oni parolas ĝin


  • 2 Kiom da parolantoj estas


  • 3 Priskribo kaj interesaĵoj


  • 4 Alfabeto


  • 5 Aliaj projektoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Kie oni parolas ĝin |


Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.



Kiom da parolantoj estas |


Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.



Priskribo kaj interesaĵoj |


Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.


La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.



Alfabeto |


Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.


А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я



  • Kategorio Ĉuvaŝa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la ĉuvaŝa lingvo (Reta enciklopedio)




Aliaj projektoj |




  • Kategorio Ĉuvaŝa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ĉuvaŝa lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)




Vidu ankaŭ |


  • Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj


Eksteraj ligiloj |




  • Kolekto de ligoj ruse kaj angle

  • Kvarlingva (ĉuvaŝa, rusa, Esperanto, angla retejo Chuvash.org

  • Эктор Алос-и-Фонт. Оценка языковой политики в Чувашии

  • Пикет в защиту чувашскогоязыка в Чебоксарах

  • Ĝenerala vortostoko Ĉuvaŝa kaj germana lingvoj







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár