Santa Ana (Kalifornio)
| Pri aliaj loĝlokoj ankaŭ nomataj "Santa Ana" vidu la apartigan liston Santa Ana. |
Santa Ana estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Orange (Kalifornio). Ĝi estas administra urbo de la kantono.
Bildaro pri Santa Ana
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Santa Ana en la sudokcidenta parto proksime de Los Anĝeleso
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Klimato
Bazaj informoj |
Areo: 71 km²
Alto super marnivelo: m
Loĝantaro: 353400
Poŝtkodo:
Aŭtokodo:
Telefonprefikso:
Horzono: UTC-8 (somere: UTC-7)
33°44′27″N 117°52′53″U / 33.74083°N, 117.88139°U / 33.74083; -117.88139 (Santa Ana (Kalifornio))Koordinatoj: 33°44′27″N 117°52′53″U / 33.74083°N, 117.88139°U / 33.74083; -117.88139 (Santa Ana (Kalifornio))
Situo |
Santa Ana situas laŭ rivero havanta same tiel la nomon Santa Ana kaj laŭ aŭtovojo (ankaŭ tiu nomiĝas Sankta Ana). La marbordo troviĝas je 16 km-oj.
Historio |
Indianoj vivis tie antaŭ apero de la hispanoj. En la 1770-aj jaroj la unuaj eŭropanoj nomumis la lokon kaj la ĉirkaŭaĵon valo de Sankta Anna. En 1810 hispana serĝento havis tie terkoncesian bienon, kiu havis la nomon "Santiago de Santa Ana". En 1848 Usono venkis Meksikon en milito, sekve grandnombre alvenis usonanoj. En 1906 interurba tramo ekfunkciis el Los Anĝeleso. Baldaŭ tiu ŝanĝiĝis al aŭtovojo. Dum la 2-a mondmilito armea bazo funkciis ĉe la urbo.
Klimato |
Santa Ana havas mediteranean klimaton, kun freŝaj, malsekaj vintroj kaj la sekan, varman sunan someron. Ĉiujare pluvas resume 356 mm (de novembro ĝis aprilo).