Huntington Beach







Marbordo en Huntington Beach


Huntington Beach estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Orange (Kalifornio).




Situo de Huntington Beach en Kalifornio




Aerfoto en Huntington Beach




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Klimato


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Famuloj


  • 8 Ĝemelurboj


  • 9 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 33°40′N 118°00′U  /  33.667°N, 118°U / 33.667; -118 (Huntington Beach)Koordinatoj: 33°40′N 118°00′U  /  33.667°N, 118°U / 33.667; -118 (Huntington Beach)


  • Areo: 82 km²


  • Loĝantaro: 189.992 (en 2010)


  • Supermara alteco: 12 m


  • Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )


  • Poŝtkodoj: 92605, 92615, 92646-92649


  • Telefonkodo: 714



Geografio |


Huntington Beach situas sur ebenaĵo laŭ Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Santa Ana troviĝas 12 km.



Historio |


Indianoj vivis en tiu areo la plej frue. Hispanoj okupis la teron en 1784. La unua lernejo estis konstruita en 1906. La urbeto fondiĝis en 1909, kiu estis nomita pri magnato "Henry Huntington". La alia loknomoparto Beach signifas tion, ke la loko estas banloko de Los-Anĝeleso.




Vido en Huntington Beach



Ekonomio |


Huntington Beach estas finstacio de oleo-dukto el Alasko. Ankaŭ tie oni rafinas la oleon. La urbego havas malgrandan industrian areon. Spite tion graveco de la turismo pli kaj pli grandiĝas.



Klimato |


En Huntington Beach la temperaturo averaĝe varias inter 13-20 °C. La varmo kulminas en septembro kun rekordo 42 °C, la malvarmo kulminas inter januaro-februaro kun -2 °C. Jare pluvas po 296 mm. La pluvo kulminas januare, en julio praktike ne pluvas. En majo kaj junio ofte estas nebuloj.



Vidindaĵoj |




Plaĝo de Huntington Beach



  • Internacia Surfing Muzeo


  • plaĝo 14 km longa



Famuloj |


En Huntington Beach mortis aktorino Mary Philbin.



Ĝemelurboj |




  • Japanio Anjo, Japanio


  • Nov-Zelando Waitakere, Nov-Zelando


  • Aŭstralio Manly, Aŭstralio



Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Guglo el la rusa kaj angla Vikipedioj, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo