Beclean (Bistrița-Năsăud)
Beclean (Bistrița-Năsăud) [bekljan] (hungare Bethlen betlen) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de Someșul Mare okcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi: Coldău, Figa (Beclean (Bistrița-Năsăud), Rusu de Jos
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eventoj
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 3 070 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 039 (rumanoj, 17 % hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio skribe estas en 1235. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj |
Radu Afrim (*?): reĝisoro.
Mihály András (*7-a de julio 1964: koreografo, direktoro de dancensemblo en Miercurea Ciuc.
Károly Bárányos (Bethlen, 23-a de aprilo 1892 – Budapest, 5-a de aŭgusto 1956): agrikultura fakulo, post 1945 ministro por publikprovizadaj kaj poste por agrikulturaj aferoj en registaro de Hungario.
Dénes Bánffy, barono (ĉ. 1630 – Bethlen, 18-a aŭ 19-a de decembro 1674): aristokrato, politikisto
György Bernády (1864-1938): politikisto, urbestro de Târgu Mureș.
András Bethlen (Koloĵvaro, 1847 - Bethlen, 1898) politikisto, ministro pri agrikulturo.- Alaxandrina Gheție-Hilohi (*4-a de aprilo 1935): pentristo.
László Hunor (*31-a de aŭgusto 1944): amatora skulptisto, poeto.
Kristóf Lukácsy (Bethlen, 30-a de marto 1804 – Szamosújvár, 24-a de oktobro 1876): armenologo.
Liviu Maior (2-a de oktobro 1940): historiisto, ministro por instruaj kaj edukaj aferoj.
Sándor Szabó (*14-a de novembro 1930): filozofo, docento, redaktoro.
Béla Székely ĵurnalisto, verkisto, psikologo.
Gusztáv Szepesi (3-a de decembro 1853 - Miskolc, 20-a de novembro 1901) aktoro.
Mária Tomcsányi (*9-a de januaro 1945): ĵurnalistino, televidradaktorino, redaktorino.
Eventoj |
Sándor Petőfi kaj Jozefo Bem tie restadis la 8-an kaj 9-an de marto 1849.
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto