Granda Rifto
La Granda Rifto aŭ Grand-Rifta Valo estas granda duobla rifto en orienta Afriko. Ĝi konsistas el du brakoj, kiuj disiĝas norden kaj nord-okcidenten norde de Malavia Lago. Tiu lago, lago Tanganjiko kaj multaj malpli grandaj lagoj situas en la Granda Rifto.
La larĝo de la valo varias de 30 al 100 km kaj profundas inter kelkcent kaj pli ol mil metroj. Ĝi ekestis per disiĝo de la tektonaj platoj afrika kaj araba, kiu komenciĝis antaŭ 35 milionoj da jaroj, kaj per disiĝo de orienta Afriko de cetera Afriko, kiu komenciĝis antaŭ 15 milionoj da jaroj. La anglalingvan nomon Great Rift Valley donis la skota esploristo John Walter Gregory.
Tektonika signifo |
La Granda Rifto dividas unu el la tektonaj platoj de la terkrusto, la Afrikan Platon, en du partojn, nomatajn la Nubia Plato kaj la Somalia Plato. Ĝia norda pluaĵo dividas du tektonajn platojn, la Afrikan kaj la Araban Platon. Supozeble la Afrika Plato iam disrompiĝos ĉe la Granda Rifto, eble jam post dek milionoj da jaroj.
Situo |
La norda pluaĵo de la Granda Rifto estas la valo de Jordano, de la lago Kineret kaj de la Morta Maro. Ĝi pluas en la Akaba Golfo kaj la Ruĝa Maro.
Ĉe la sud-orienta fino de la Ruĝa Maro de la rifto disbranĉiĝas orienten la Adena Golfo; la nomon Granda Rifto portas la suda branĉo, iranta tra orienta Afriko.
La Granda Rifto unue trairas la altebenaĵon de Etiopio, dividante ĝin en du partojn. Proksimume ĉe la trilanda punkto inter Etiopio, Sudano kaj Kenjo ĝi disiĝas al brakoj okcidenta kaj orienta. La orienta iras tra lago Turkano kaj preterpasas la Viktorian Lagon; en la okcidenta troviĝas Albertlago, Rutanzige-Lago, Kivuo kaj Tanganjiko. Ce Malavia Lago la du brakoj rekuniĝas.
La lagoj de la okcidenta brako estas inter la plej profundaj de la Tero. Lagoj en la orienta brako estas malpli profundaj, sed grandparte ne havas elfluejon kaj tial estas tre salaj.
La suda parto de la valo ne estas tre klare markita; oni ofte difinas la finon de Zambezi kiel ĝian finpunkton.
Vidu ankaŭ |
- Albert-Rifto
- Grabeno
- Lago Rukva
- Orientafrika Rifto