Daimio
Daimio (japane 大名 daimyō, laŭlitere granda nomo) estas historia altranga titolo en Japanio. Daimioj estis feŭdaj senjoroj. La privilegioj de daimioj estis abolitaj en 1869.
En 1869 la japana registaro instigis la daimiojn redoni siajn regajn privilegiojn, kaj ĉiuj laŭfaris kaj estis nomumitaj guberniestroj (ĉihanĝi). En 1871 la registaro nuligis la guberniojn kaj fondis prefektujojn; kompense la daimioj iĝis aparta grupo de la nobelaro, la kazoku (華族).
Daimioj kutime suzerenis samurajojn kiel vasalojn, kiuj devis pagi al ili parton de siaj enspezoj.
Vidu ankaŭ |
- samurajo
- Mizuno Tadakuni
- Japanio