Karabobo
Karabobo (en hispana Carabobo kun sama prononco) estas unu el la 24 federaciaj subŝtatoj de Venezuelo situanta en la nordcentra marbordo de Venezuelo, en la Centra Regiono de la lando. Ties ĉefurbo estas la urbo Valencio, kiu devas esti nekonfuzata kun la samnoma urbo, provinco kaj regiono de Hispanio.
Enhavo
1 Priskribo
2 Limoj
3 Historio
4 Referencoj
5 Bibliografio
6 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Ĝi havas etendon de 4650 km² kio estas la 0,5% de la ŝtata teritorio. Ĝi havas loĝantaron ĉe 2013 de 2.685.765 loĝantoj laŭ la INE,[1] kio igas ĝin la 3a plej loĝata el la subŝtatoj de Venezuelo kaj tiu kiu registras la plej rapidan ekonomian, urban kaj nemoveblaĵan kreskoon de la lando.
Limas norde kun la Kariba Maro kaj kun malgranda parto de la subŝtato Falcón, sude kun la subŝtatoj Kojedeso kaj Gŭariko, oriente kun la subŝtato Aragua kaj okcidente kun la subŝtato Ĝarakujo.
Posedas 14 municipojn kaj 38 civilajn paroĥejojn. Ties ĉefaj urboj estas la jenaj: Valencio,[2]Puerto Cabello (kun Borburata), Guacara, Naguanagua, San Diego, Mariara, Bejuma, Morón kaj San Joaquín.
Limoj |
La subŝtato Karabobo estas situanta en la nordo de Centra Regiono de Venezuelo kaj limas jene:
Norde: kun la Kariba Maro
Sude: kun la subŝtatoj Kojedeso kaj Gŭariko
Okcidente: kun la subŝtatoj Ĝarakujo kaj Falcón
Oriente: kun la subŝtato Aragua
Historio |
La dua batalo de Karabobo okazis dum la Milito por la Sendependigo de Venezuelo ĉe la Kamparo de Karabobo la 24a de junio de 1821, fare de la patriota armeo de Simón Bolívar kontraŭ la reĝa armeo de la Hispana Imperio.
Referencoj |
↑ Instituto Nacional de Estadistica - Censo 2011
↑ Artículo 7 - Gaceta Oficial del Estado Carabobo Extraordinaria No. 1633 (Aprilo 2004)
- www.asambleanacional.gov.ve/index.php?option=com_ficha&sw=diputado&txtEstado=7&txtTipoFiltro=estado&Itemid=88&lang=es
Bibliografio |
- Humbolt, Alexander von (1999): Reise in die Äquinoktial-Gegenden des Neuen Kontinents. Insel Verlag. 2 Bde. ISBN 978-3-458-16947-5. (germana)
- Manzo Nuñez Torcuato (1981) Historia del Estado Carabobo. Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas.
Eksteraj ligiloj |
- Gobernación de Carabobo
- Consejo Legislativo del Estado Carabobo