Lee Strasberg
Lee Strasberg (denaske Israel Strassberg; 17a de Novembro 1901 - 17a de Februaro 1982) estis usona aktoro, reĝisoro kaj aktorinstruisto[1] naskiĝinta en loko de Galicio, Aŭstrio-Hungario, en kio estas nune Ukrainio. Li kunfondis, kun reĝisoroj Harold Clurman kaj Cheryl Crawford, la Group Theatre en 1931, kiu estis nomita "America's first true theatrical collective" (la unua vera teatra kolektivo de Usono).[2] En 1951, li iĝis reĝisoro de la neprofitcela Actors Studio, en Novjorko, konsiderita "the nation's most prestigious acting school" (la plej prestiĝa aktorlernejo de la lando),[3] kaj en 1966, li eniris en la kreado de la Actors Studio West en Los Angeles.
Kvankam ankaŭ aliaj tre alte konsiderataj instruistoj instruis la "Metodon", estis Strasberg kiu estis konsiderita la "patro de la metodaktorado en Usono," laŭ la aŭtoro Mel Gussow, kaj el 1920-aj jaroj ĝis sia morto en 1982 "he revolutionized the art of acting by having a profound influence on performance in American theater and movies" (li revoluciis la arton aktoradi havante profundan influon sur aktorado en usonaj teatro kaj filmoj).[4] El sia bazo en Novjorko, li trejinis kelkajn generaciojn de la plej elstaraj talentoj de teatro, kiaj Barbra Streisand, Anne Bancroft, Dustin Hoffman, Montgomery Clift, James Dean, Marilyn Monroe, Jane Fonda, Julie Harris, Paul Newman, Ellen Burstyn, Al Pacino, Robert De Niro kaj reĝisoro Elia Kazan.
Lia dua edzino estis aktorino Paula Strasberg.
Notoj |
↑ The World of the Theatre (1979)
↑ New York Times Book Review
↑ Lipton, James. Inside Inside, Dutton, (2007) p. 14, aliaj nomoj listitaj. [1] Alirita la 22a de Septembro 2015.
↑ Gussow, Mel. "Lee Strasberg of Actors Studio Is Dead" New York Times, 18a de Februaro, 1982
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
- Strasberg video lectures
- The Lee Strasberg Theatre & Film Institute
Lee Strasberg en la Interreta filma datumbazo (angle)- John Strasberg Studios
- Photo & Gravesite
- Audio Interview with Lee Strasberg on WGBH