Lviva Politekniko
La ĉefa ejo de Lviva Politekniko
Nacia universitato "Lviva politekniko" (ukraine Національний університет «Львівська політехніка») estas teknika lernejo en Lvivo. Ĝi ekfonditas en 1844 jaron kiel Teknika akademio, tial ĝi estas la plej malnova el superaj teknikaj lernejoj en Ukrainio.
Enhavo
1 Historio
2 Profesoroj
3 Lekciistoj
4 Diplomitoj
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
Teknika akademio estis ekfondita 4-an de novembro 1844 j. En 1877 j. la Akademio ekhavis novan ejon, en kiu estas al nune. Projektojn de la tiu ejo kaj domo de kemia laborejo plenumis arkitekto Julian Zachariewicz (ankaŭ estinta rektoro de la Akademio). Tiutempe la Akademio ŝanĝigis la nomon al Politeknika skolo kun rajtoj de supera lernejo. De 1939-a jaro ĝi nomiĝis Lviva politeknika instituto.
En junio 1993 la instituto ekhavis la plej altan kvaran nivelon de akreditacio, rango de universitato kaj nomo Ŝtata universitato "Lviva politeknika". En 2000 j. la Politeknika ekhavis titolon de nacia universitato.
8-an de julio 2009 Registaro de Ukrainio ekdonis al la Universitato titolon de memdirektanta eksperimentanta nacia supera lernejo.
Profesoroj |
Stefan Bryła, inĝeniero kaj pioniro pri veldado
Lekciistoj |
Stefan Banach, pola matematikisto
Kazimierz Kuratowski, pola matematikisto
Zdzisław Krygowski, pola matematikisto kaj kriptologo
Ignacy Mościcki, pola kemiisto kaj prezidento de Pollando
Diplomitoj |
Stefan Banach, pola matematikisto
Tadeusz Komorowski, pola generalo
Władysław Sikorski, pola generalo
Stanisław Ulam, pola matematikisto
Eksteraj ligiloj |
- Oficia retejo
- Studenta urbeto de la Universitato