France Prešeren
France Prešeren | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1800 (1800-12-03) en Vrba, Habsburga monarkio |
Morto | 8-an de februaro 1849 (1849-02-08) (48-jara) en Kranj, Aŭstra imperio |
Kaŭzo de morto | cirozo |
Tombo | Kranj |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Profesio | poeto, advokato, verkisto, poeto-juristo |
Lingvoj | slovena lingvo |
Familianoj | |
Kunloĝanto | Ana Jelovšek |
Infano | Ernestina Jelovšek |
France PREŠEREN ( prononco) (naskiĝis la 3-an de decembro 1800 en Vrba na Gorenjskem; mortis la 8-an de februaro 1849 en Kranj) estis slovena poeto. Lia fervora, korema liriko, emociema sed neniam nur sentimentala, igis lin la ĉefa reprezentanto de la romantika skolo en Slovenio. Oni konsideras lin la ĉefa poeto de slovena poezio, kaj unu el la plej bonaj eŭropaj romantikistoj.
En la jaro 1844 li verkis poemon Zdravljica kiu estas oficiala himno de la Respubliko Slovenio.
Krono de l' sonetoj (Sonetni venec) estas lia la plej fama verko (verkita 1834), kiun Josip Velebit (1973) kaj Tone Logar (1986) tradukis al Esperanto. Ĝi estis dediĉita al lia amata Primicova Julija, kaj ŝia nomo aperas en la verko kiel komencaj literoj de la sonetoj.
Lia mortodato estas slovena kultura festotago (oficiala festotago). Portreto de la poeto estis sur la bileto de 1000 slovenaj tolaroj kaj nun troviĝas sur la monero de 2 € de Slovenio.
Aperis en Esperanto |
Komenco de serenado, traduko de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, 1913.