Breitenbach SO
- La mallongigo SO en Breitenbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Breitenbach.. |
Breitenbach | |
---|---|
Blazono de Breitenbach | |
Breitenbach | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Koordinatoj | 47°24′30″N 7°32′40″O / 47.40833°N, 7.54444°O / 47.40833; 7.54444 (Breitenbach SO)Koordinatoj: 47°24′30″N 7°32′40″O / 47.40833°N, 7.54444°O / 47.40833; 7.54444 (Breitenbach SO) |
Nombro de enloĝantoj | 3536 |
Areo | 6,83 km² |
Alteco | 392 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4226 |
Komunumkodo | 2613 |
Mapo de Breitenbach | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Partnerurbo
6 Historio
7 Vidu ankaŭ
8 Notoj kaj referencoj
9 Eksteraj ligiloj
10 Bildoj
Pri la komunumo |
Breitenbach estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Breitenbach situas norde de la Soloturna Ĵuraso ĉe la orienta bordo de la rivereto Lüssel, alfluanto de Birs.
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Breitenbach limas en nordo al Brislach (BL), en nordoriento al Himmelried, en oriento al Nunningen, en sudoriento al Fehren, en sudo al Büsserach, kaj en okcidento al Wahlen.
Trafiko |
En Breitenbach kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 253 (de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal) kaj 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolinioj laŭlonge de tiuj du vojoj, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Partnerurbo |
Partnerurbo de Breitenbach estas la komunumo kaj urbo Grossbreitenbach en la distrikto Ilm de la ferderacia lando Turingio en Germanio.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Breitenbach datiĝas el la jaro 1152 jam tiam kiel Breitenbach. En Breitenbach estis trovitaj restaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj tri romiaj konstruaĵoj. Ek de la jaro 1200 la voktoj en Breitenbach estis la Grafoj de Thierstein. Post la formorto de la nobela familio de Thierstein Breitenbach en la jaro 1522 fariĝis definitive posedaĵo de la urbo Soloturno, kiu en la jaro 1529 koncedis al la loĝantoj de Breitenbach la liberaĉeton de la individua servuteco. [1]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Breitenbach
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Lukas Schenker: Breitenbach en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-31)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Breitenbach
Breitenbach SO en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Breitenbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Katolika preĝejo de Breitenbach
Katolika preĝejo de interne
Puto antaŭ la katolika preĝejo
Vilaĝeniro venante de Büsserach
Trafikcirklo ĉe la kruciĝo de la du kantonaj ĉefvojoj en la vilaĝocentro
Altdomo en la centro
Komunuma domo
|