Gesztely
Gesztely (gestej) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famulo
Bazaj informoj |
Areo: 29 km²
Loĝantaro: 2880
Poŝtkodo: 3715
Telefonprefikso: 46
Geografio |
Gesztely situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Miskolc-Sátoraljaújhely preteriras. Felsőzsolca troviĝas 10, Szikszó 14, Miskolc 21 km-ojn.
Historio |
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1219 en formo "Gesztel". En 1585 ĝi menciiĝas, kiel kampurbo. Ekde 1598 la urbeto apartenis al la Osmana Imperio, dume hajdukoj loĝadis tie. En 1640 la vilaĝo refondiĝis, ĉar pli frue ĝi senhomiĝis. En 1849 la hungara armeo venkis la rusojn. En 1919 la ĉeĥa legio okupis la vilaĝon.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj |
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1802, la turo estas 33 m-ojn alta
monumento pri batalo en 1849
kasteloj de Majzler kaj Csicseri (ĉiĉeri)- nobeldomo de Puky (puki), nun klubo de maljunuloj
Famulo |
- kelkfoje tie estis gasto Mihály Csokonai Vitéz