Donald Rumsfeld
Donald Rumsfeld | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1932 (1932-07-09) (86-jara) en Evanston |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Princeton |
Profesio | politikisto, oficiro, diplomato, aŭtoro |
Oficiala retejo | http://www.rumsfeld.com/ |
Lingvoj | angla lingvo |
Donald Henry RUMSFELD (naskita je la 9-a de julio, 1932) estis la Usona Sekretario de Defendo [t.e. milito] depost la 20-a de januaro 2001 ĝis la 8-a de novembro 2006, sub prezidento George W. Bush. Li estis la 21-a sekretario de defendo kaj la ĝis tiam plej maljuna persono en tiu posteno. Antaŭe li jam servis sub prezidento Gerald Ford kiel la 13-a sekretario de defendo de 1975 ĝis 1977, estante do ankaŭ la plej juna persono en la posteno.