Mümliswil-Ramiswil













































Mümliswil-Ramiswil

Blazono de Mümliswil-Ramiswil


Blazono de Mümliswil-Ramiswil

Vilaĝocentro de Mümliswil


Vilaĝocentro de Mümliswil
Kantono
Soloturno
Distrikto
Thal

Koordinatoj 

47°20′28″N 7°42′12″O  /  47.34111°N, 7.70333°O / 47.34111; 7.70333 (Mümliswil-Ramiswil)Koordinatoj: 47°20′28″N 7°42′12″O  /  47.34111°N, 7.70333°O / 47.34111; 7.70333 (Mümliswil-Ramiswil)
Nombro de enloĝantoj
2516
Areo
35,48 km²
Alteco
556 m super marnivelo
Poŝtkodo
4717 Mümliswil
4719 Ramiswil

Komunumkodo
2428

Mapo de Mümliswil-Ramiswil


Mapo de Mümliswil-Ramiswil







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Mümliswil-Ramiswil estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2516 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunumo situas en valkaldrono ĉe la kunfluejo de la tri riveretoj Ramiswiler Bach, Limmerenbach kaj Rickenbächli, kiu poste fluas kiel Ramiswiler Bach tra la ravino
de Lobisei pasas la montoĉenon Sunneberg kaj alfluas en Balsthal al la rivereto Augstbach, kiu siavice alfluas al Dünnern. La okcidentan parton de la komunumo formas valo nomita Guldental, ĉe kies okcidenta fino la Schelten-Pasejo kondukas al Kantono Ĵuraso. La komunumo Mümliswil-Ramiswil konsistas el la du vilaĝoj Mümliswil kaj Ramiswil. Krome al ĝi apartenas la setlejoj Reckenchien, Bremgarten kaj Breiten, kaj multnombraj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,48 km², de kiuj 45 % estas kovritaj de arbaro, 50 % servas por agrikulturo kaj 5 % por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Mümliswil-Ramiswil limas en nordo al Lauwil (BL), en nordnororiento al Reigoldswil (BL), en nordoriento al Waldenburg (BL), en oriento al Langenbruck (BL), en orientsudoriento al Holderbank, en sudoriento al Balsthal, en sudo al Laupersdorf, en sudsudokcidento al Matzendorf, en sudokcidento al Aedermannsdorf, kaj en nordokcidento al Beinwil.



Trafiko |


La komunumo Mümliswil-Ramiswil situas ĉe la kantona vojo de Oensingen tra Balsthal al Laufen BL. De Ramiswil flankeniras okcidenten la vojo tra la Schelten-Pasejo al Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Balsthal.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Mümliswil datiĝas el la jaro 1145 kiel Mumliswilre kaj de Ramiswil en la jaro 1147 kiel Rammolswlare. Dum mezepoko la Monaĥejo Beinwil posedis la privilegiojn pri la du vilaĝoj. En la jaro 1376 la episkopo de Bazelo transdonis la vilaĝojn kiel feŭdo al la Grafo Sigimsundo de Thierstein-Farnsburg. En la jaro 1420 la vilaĝoj fariĝis posedaĵo de Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucioen la jaro 1798 Mümliswil-Ramiswil apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein.
[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Urs Wiesli: Mümiswil-Ramiswil en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-08)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Mümliswil-Ramiswil


  • Mümliswil-Ramiswil en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mümliswil-Ramiswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár