Hernádnémeti
Hernádnémeti estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
Bazaj informoj |
Areo: 29 km²
koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo:
Supermara alteco: 120 m
Loĝantaro: 3830
Poŝtkodo: 3564
Telefonprefikso: 46
Situo |
Hernádnémeti situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Szerencs. Felsőzsolca troviĝas 15, Tiszaújváros 20, Miskoc 21, Szerencs 24 km-ojn.
Historio |
Hernádnémeti senhomiĝis dum la tatara invado, en 1254 germanoj refondis la komunumon. Dum la turkoj ĝi denove senhomiĝis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo, naĝejo, futbalejo.
Vidindaĵoj |
- kalvinana novklasikisma preĝejo de 1895, en 2004 renovigita
- romkatolika preĝejo de 1798
kastelo de Munk, nun lernejo
Famuloj |
En Hernádnémeti naskiĝis:
kuracisto László Fésüs
ministro Zoltán Juhár.