Humo
Humo estas kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj.
Pri arbaroj, la humo precipe estiĝas el foliotapiŝo [1]. Laŭ la ekologiaj cirkonstancoj, tiu ĉi disvolviĝas en moron ( aŭ krudhumon ), en modron aŭ en mullon.
Moro estas arbara humo - ĉe oligotrofa supra grundo -, ĉe kiu tipa kovraĵo de organika substanco kun eta malkombin-intenseco kuŝas sur minerala grundo [2].
Modro estas tera arbara humo - ĉe mezotrofa supra grundo - ĉe kiu la la vegetalrestaĵoj per grundobestoj estas dispecigitaj kaj transformitaj en fekaĵrestaĵojn ĉe modera miksado kun la minerala grundo [3].
Mulo estas tera arbara humo - ĉe eŭtrofa supra grundo - ĉe kiu la organika substanco ĉe forta malkombin-intenseco estas plene miksita kun la minerala grundo [4].
Vidu ankaŭ |
- homgrunda tavolo
- grundhorizonto
- grundotipo
- podzoloj
- humaj acidoj
Referencoj |
↑ Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
↑ Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
↑ Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
↑ Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
Bibliografio |
Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp. esperante