A-horizonto




A-horizonto estas surfaca huma grundhorizonto (sur ĝi povas esti ankoraŭ supra O-horizonto).
Oni diferencias tiujn ĉi tipojn de A-horizonto:




  • Oĥrika - hela, tipa ekzemple por riverogrundoj, glejoj, pseŭdoglejo kaj aliaj.


  • Umbrika - malhela, sed kun ne tro altkvalita humo, tipa ĉefe por arbaraj grundoj, ekzemple umbrizjomoj, podzoloj kaj kelkaj kambizjomoj).


  • Molika - malhela, kun altkvalita humo (kun saturata sorbada komplekso) - plej tipa por Nigrogrundoj.


  • Prilabora - surfaca horizonto, kiu ekestas de natura A-horizonto pro agrikultura influo de homo. Ĝi havas sufiĉe malsimilajn ecojn pedofizikajn, pedokemiajn kaj aliajn.


  • Krom tiuj ĉi bazaj, plej oftaj tipoj ekzistas aliaj, ligitaj ekzemple kun Teraj homdevenaj grundoj, grundotipoj sur petroj kun enhavo de vulkanaj vitroj k.a.



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár