Eugène Joseph Delporte









































Eugène Joseph Delporte
Persona informo
Nomo Eugène Joseph Delporte
Dato de naskiĝo
10-a de januaro 1882
Loko de naskiĝo Jodoigne
Dato de morto
19-a de oktobro 1955
Loko de morto
Uccle [#]
Okupo astronomo
Aĝo je morto 73
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Eugène Joseph Delporte (naskiĝis la 10-an de januaro 1882, en Jodoigne, mortis la 19-an de oktobro 1955, en Uccle) estis belga astronomo


Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio de Uccle, kies direktoro li estis de 1936 al 1947. Elde tie li malkovris 66 asteroidojn inter kiuj plej notindaj estas 1221 Amoro, kiu donis sian nomon al la grupo de la amoraj asteroidoj, kaj la apolona asteroido
2101 Adoniso.


Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ plurajn kometojn, inter kiuj la perioda kometo
57P/du Toit-Neujmin-Delporte.


En 1930, li difinis la modernajn limojn inter la konstelacioj laŭ la linioj
de rektascensio kaj deklinacio por la epoko
B1875.0.


Oni donis lian nomon al la luna kratero Delporte.














































































































































































































































































Eksteraj ligiloj |


Nekrologioj:




  • france In memoriam Eugène Joseph Delporte - Ciel et Terre, Vol. 71, p. 428


  • germane Nekrologia notico, far de August Kopff - Astronomische Nachrichten, volumo 283, p.140


  • angle Nekrologia notico - Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, Vol. 116, p.143




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár