Fraubrunnen

















































Fraubrunnen

Blazono de Fraubrunnen


Blazono de Fraubrunnen

Tramo Berno-Soloturno en Fraubrunnen


Tramo Berno-Soloturno en Fraubrunnen
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Fraubrunnen

Koordinatoj 

47°5′6″N 7°31′37″O  /  47.085°N, 7.52694°O / 47.085; 7.52694 (Fraubrunnen)Koordinatoj: 47°5′6″N 7°31′37″O  /  47.085°N, 7.52694°O / 47.085; 7.52694 (Fraubrunnen)
Nombro de enloĝantoj
1777
Areo
7,7 km²
Alteco
495 m super marnivelo
Poŝtkodo
3312
Komunumkodo
0538

Mapo de Fraubrunnen


Mapo de Fraubrunnen







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Fraubrunnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1777 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Fraubrunnen situas inter Burgdorf kaj Soloturno ĉe la okcidenta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme. Granda parto de la komunuma tereno estas kovrita de la marĉo Fraubrunnenmoos, kiun senakvigas la rivero Urtenen, kiu alfluas al Emme.


Al la komunumo Fraubrunnen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj kaj setlejoj Bischof, Unterberg kaj Tubenmoos.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Fraubrunnen limas en nordo al Schalunen, Bätterkinden kaj Aefligen, en oriento al Rüdtligen-Alchenflüh kaj Lyssach, en sudo al Kernenried, Zauggenried kaj Grafenried, kaj en okcidento al Etzelkofen kaj Büren zum Hof.



Trafiko |


Tra Fraubrunnen pasas tramlinio de la entrpreno Regiontrafiko Soloturno-Berno, kiu la komunumon bone konektas al la publika trafikreto. Kvin kilometrojn en oriento ĉe Kirchberg situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Fraubrunnen datiĝas el la jaro 1267 kiel Frouwenbrunnen.


En la 13-a jarcento estis fondita de la Grafoj de Kiburgo en Fraubrunnen la cistercia Monaĥejo Fraubrunnen.


En la jaro 1406 la urbo Berno akiris la jurisdikcion pri Fraubrunnen, kaj post la formorto de la Kiburgoj, la vilaĝo definitve fariĝis berna posedaĵo. La posedaĵoj de la monaĥejo post la reformacio estis kunigitaj en la jaro 1528 al la voktejo Fraubrunnen, kaj la monaĥejo estis transformita al kastelo kaj fariĝis la sidejo de la vokto. Rolon, kiun ĝi plenumigis ĝis la Helveta Revolucio, kiam francaj trupoj rabis la kastelon kaj la malnova reĝimo ĉesis. Post la fino de la Helveta Respubliko Fraubrunnen fariĝis la ĉefloko de la nova ĉefdistrikto kaj en 1831 de la distrikto Fraubrunnen.



Vidu ankaŭ |


  • Distrikto Fraubrunnen


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Fraubrunnen

  • Fraubrunnen en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Fraubrunnen













  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár