Komisiono Santer
La Komisiono Santer estis la Eŭropa Komisiono prezidata de Jacques Santer, kiu oficis de la 23-a de januaro 1995. Raporto pri laŭdira korupteco rilate al iuj EU-komisaroj gvidis la 15-an de marto 1999 al demisio de la tuta komisiono.
Post la demisio de la komisiono la antaŭa vicprezidanto Manuel Marín estis nomumita intertempa prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ĝis la 16-a de septembro 1999, kiam nova Eŭropa Komisiono estis elektita.
Prezidanto |
Jacques Santer ( Luksemburgo) — CSV
Membroj |
Klarigo: [ ] Maldekstro/Socialistoj - [ ] Dekstro/Konservativuloj - [ ] Liberaluloj - [ ] Verduloj
Komisaro | Nacio | Tasko | Kompetenteco | Partio |
---|---|---|---|---|
Leon Brittan | Britio | Vicprezidanto | Eksteraj rilatoj | Konservativa |
Manuel Marín | Hispanio | Vicprezidanto | Eksteraj rilatoj, rilatoj kun la regionoj Mediteraneo, Latina Ameriko kaj Meza Oriento | PSOE |
Mario Monti | Italio | Komisaro | Interna merkato | |
Franz Fischler | Aŭstrio | Komisaro | Agrikulturo, kampara progresigo kaj fiŝado | ÖVP |
Karel van Miert | Belgio | Komisaro | Konkurenco | |
Yves-Thibault de Silguy | Francio | Komisaro | Ekonomiaj kaj monaj aferoj | |
Pádraig Flynn | Irlando | Komisaro | Okupateco kaj sociaj aferoj | Fianna Fáil |
Emma Bonino | Italio | Komisaro | Saneco kaj defendo de la konsumantoj | RI |
Ritt Bjerregaard | Danio | Komisaro | Medio | SD |
Martin Bangemann | Germanio | Komisaro | Entreprenoj kaj informsocio | FDP |
Neil Kinnock | Britio | Komisaro | Transporto | Laborista |
Christos Papoutsis | Grekio | Komisaro | Energio kaj turismo | PASOK |
Anita Gradin | Svedio | Komisaro | Enmigro, justeco kaj internaj aferoj | |
Erkki Liikanen | Finnlando | Komisaro | Bilancoj, personaro kaj administro | SDP |
Monika Wulf-Mathies | Germanio | Komisaro | Regiona politiko | SPD |
Edith Cresson | Francio | Komisaro | Esploro, scienco kaj teknologio | PS |
Hans van den Broek | Nederlando | Komisaro | rilatoj kun la landoj de meza kaj orienta Eŭropo | CDA |
João de Deus Pinheiro | Portugalio | Komisaro | rilatoj kun la AKP-ŝtatoj | PSD |
Marcelino Oreja | Hispanio | Komisaro | rilatoj kun la EP, Instruado, edukado kaj kulturo, informsocio | PP |
Antaŭe: | Eŭropa Komisiono | Poste: | |
---|---|---|---|
Komisiono Delors | 23-a de januaro 1995 - 15-a de marto 1999 | Komisiono Prodi |