Holíč, hungare Holics, germane Holitsch estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica. Dum la frua historio la hungaroj nomumis la urbon Fehéregyház kaj Újvár, la germanoj Weisskirchen.
Kastelo en Holíč
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
5Esperanto
6Partneraj urboj
Situo |
La urbo situas sur ebenaĵo, apud rivero Moravo, laŭ ĉefvojo Trnava-Senica - Ĉeĥio, laŭ fervojo Skalica-Bratislavo, krome estas ĉefvojo al la ĉefurbo kaj fervojo al Ĉeĥio. Skalica troviĝas 6 km, la ĉefurbo 88 km, Hodonín en Ĉeĥio nur 5 km.
Ĉefplaco de Holíč
Historio |
Apudrivera kastelo troviĝis antaŭ la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1205 en formo Wywar (=akva fortikaĵo), en 1228 Andreo la 2-a fondis tie limotrapasejon. Preskaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) akiris la regionon en la 14-a jarcento. Ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio vane sieĝis la fortikaĵon en 1314, sed li tamen akiris ĝin en 1321. Pro pacopakto inter reĝoj hungara kaj ĉeĥa la kastelo estis redonita al la hungaroj en 1332. Poste la komunumo iĝis grava komerca trapasejo. Dum la turka erao la loko situis en ombro de tiama hungara ĉefurbo Bratislavo, do restis netuŝita. En la 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis burgo, kiu apartenis al la Habsburgoj ekde 1736. Ili trakonstruis ĝin ferieja domego, krome tiam la komunumo fariĝis urbeto. En 1910 en la urbeto loĝis 5522 loĝantoj, (4560 slovakoj, 584 germanoj, 266 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj |
romkatolika pilgrimloka preĝejo de 1387, tiam omaĝe al Sankta Marteno, nun omaĝe al Koro de Jesuo, en la 17-a jarcento barokiĝis kaj aldoniĝis turo
baroka-klasikisma preĝejo, kapelo kaj klostro de 1755
luterana preĝejo
burgo, iam feriejo de Habsburgoj, la internaĵo restis netuŝita
urbodomo de 1624, en 1910 trakonstruita
baroka-klasikisma kapelo omaĝe al Sankta Floriano
kapelo nomata Loretto origine romanika templo, en la 18-a jarcento barokiĝis
uzino pri majoliko el la 18-a jarcento, en 1836 estis establitaj kazino, dancejo kaj teatrejo.
akvomuelejo kaj ventmuelejo el la 19-a jarcento
Famuloj |
En la urbo naskiĝis hungara historiisto Frigyes Keresztély Petrovics.
Esperanto |
En Holíč estas de jaro 2008 sidejo de Slovakia Esperanta Junularo.
Usona ponta tanko M60A1 Ponta tanko estas, simile kiel kirasita savveturilo, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Kiel pontaj tankoj eblas konsideri ĉiujn memmovigaj rimedoj ebligantaj superi obstaklojn ĝis larĝeco 24 metroj rekte en spaco de bataloperacoj. Ties ĉefa tasko estas ebligi al la propraj taĉmentoj daŭrigi en rapida antaŭenirado sen senbezona reteniĝo. El tio pli-malpli rezultas taktikaj-teknikaj postuloj, kiujn ili devas plenumi. Precipe temas pri kapablo operacii komune kun unue-sinsekvaj taĉmentoj kaj transpontigi obstaklojn dum kelke da minutoj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...