João de Deus Pinheiro




João de Deus Pinheiro, naskiĝinta la 11-an de julio 1945 en Lisbono, estas portugala politikisto. Li estis ministro de Portugalio inter la jaroj 1982 kaj 1992, unue pri eduko kaj kulturo, ekde 1987 pri eksteraj rilatoj. Dum lia oficperiodo, Portugalio iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Komunumo.


Poste, li inter la jaroj 1993 kaj 1999 estis komisaro de la Eŭropa Komisiono. Dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Union inter la jaroj 1993 kaj 1995, li prezidis la fakojn rilatoj al la EP, kulturo kaj informsocio. Sekve, en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, li respondecis pri la fako rilatoj kun la AKP-ŝtatoj.


Dum la jaro 2004 li por la partio PSD elektiĝis membro de la Eŭropa Parlamento. Tie li estas vicprezidanto de la grupo de Eŭropaj Popolaj Partioj, membras en la komisiono pri eksteraj rilatoj kaj vicmembro de la komisiono pri industrio, esploro kaj energio.


João de Deus Pinheiro estas membro de la partioj PSD respektive PP.











 
Eŭropa Komisiono (1995–1999: Komisiono Santer)

Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Santer | Martin Bangemann | Ritt Bjerregaard | Emma Bonino | Leon Brittan | Hans van den Broek | Edith Cresson | João de Deus Pinheiro | Franz Fischler | Pádraig Flynn | Anita Gradin | Neil Kinnock | Erkki Liikanen | Manuel Marín | Karel van Miert | Mario Monti | Marcelino Oreja | Kristos Paputsis | Yves-Thibault de Silguy | Monika Wulf-Mathies












 
Eŭropa Komisiono (1993–1995: Komisiono Delors)

Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Delors | Martin Bangemann | Leon Brittan | Hans van den Broek | Henning Christophersen | João de Deus Pinheiro | Padraig Flynn | Manuel Marin | Abel Matutes | Karel van Miert | Bruce Millan | Marcelino Oreja | Ioannis Paleokrassas | Antonio Ruberti | Peter Schmidhuber | Christiane Scrivener | René Steichen | Raniero Vanni d'Archirafi | David Williamson























Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár