Kamakuro






























































Kamakura

Japana nomo

鎌倉

Loko

Lando

Japanio

Regiono

Kanto

Gubernio

Kanagaŭa

Municipokodo
14204-2

Fizikaj karakteraĵoj

Areo
39,60 km²

Loĝantaro (1-a de aprilo 2009)
     Tute
173 746

Koordinato

35°19′N 139°33′O  /  35.317°N, 139.55°O / 35.317; 139.55 (Kamakuro)Koordinatoj: 35°19′N 139°33′O  /  35.317°N, 139.55°O / 35.317; 139.55 (Kamakuro)

Simboloj

Arbo
jamazakura

Floro

genciano

Urbodomo de Kamakura

Adreso
〒248-8686
Onarimachi 18-10

Telefononumero
+81-467-23-3000

Oficiala retpaĝo: http://www.city.kamakura.kanagawa.jp/







v  d  r


Information icon.svg





Budho-monumento ĉe templo Kotoku-in


Kamakura (japane: 鎌倉市 [kamakura-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kanagaŭa en Japanio.
Kamakura frontas maron ĉe la golfeto de Sagami, kaj la ĉefa parto estas ĉirkaŭata de montoj. Dum la epoko de Heian ĝi estis ĉefurbo de la regiono Kanto. De 1185 ĝis 1333 la klano Minamoto loĝis en Kamakura kaj regis la tutan Japanion (epoko de Kamakura).


Nuntempe Kamakura estas mondfama pro siaj temploj kaj sanktejoj. La templo Kōtoku-in kun bronza Budho-monumento estas la plej konata. En la 15-a jarcento cunamo detruis la templon kaj la grandan halon ĉirkaŭ la statuo. Ekde tiam ĝi staras sub la ĉielo.


Ne nur pro la temploj, sed ankaŭ pro la proksimeco al Tokio kaj pro sia plaĝo Kamakura estas ŝatata ripozejo. Venas multaj turistoj, do estas ankaŭ multaj restoracioj kaj aliaj turismejoj.


En Kamakura estas elektronika industrio, kaj inter alie, artefaritaj satelitoj estas fabrikataj.



Transporto |



Fervojo |




  • Orient-Japania Fervoja Kompanio:


    • Linio Jokosuka: Stacio Ofuna — Stacio Kita-Kamakura — Stacio Kamakura


    • Linio Tokajdo: Stacio Ofuna


    • Linio Kejhin-Tohoku: Stacio Ofuna




  • Unurelvojo de Ŝonan:

    • Linio Ŝonan-Unurelvojo Enoŝima: Stacio Katasejama — Stacio Niŝikamakura — Stacio Ŝonan-Fukasaŭa — Stacio Ŝonan-Maĉija — Stacio Fuĝimiĉo — Stacio Ofuna



  • Elektra Fervojo Enoŝima (Enoden)



Eksteraj ligiloj |




  • Kamakuro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kamakuro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • La oficiala TTT-ejo de Kamakura (japane kaj angle)



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár