Indonezio

































































































Republik Indonesia

Respubliko de Indonezio

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Indonesia Raya

Nacia devizo: Bhinneka Tunggal Ika (en la antikva java)
en Esperanto "unueco en diverseco"


Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Ĝakarto

Oficiala(j) lingvo(j)

indonezia lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

islamismo (80%), kristanismo (8%): protestantismo (5%) kaj katolikismo (3%), hinduismo (2%), budhismo (1%) kaj aliaj (9%)

Areo
 % de akvo
1.919.440 km² (la 16-a plej granda) km²
4,85% %

Loĝantaro

249 865 631

Loĝdenso

134 loĝ./km²

Horzono
Western Indonesian Time Zone

Interreta domajno

.id

Landokodo
IDN

Telefona kodo
+62

Plej alta punkto

Carstensz-piramido

Plej malalta punkto

Hinda Oceano
Politiko

Ŝtatestro

Joko Widodo

Nacia tago

17-a de aŭgusto

Sendependiĝo

1945
Ekonomio

Valuto

indonezia rupio (IDR)

Esperanto-movado

Landa E-asocio
mankas (vidu la tekston pri Indonezia Esperanto-Societo respektive Centro de Esperanto-Studoj)







v  d  r


Information icon.svg



Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur centoj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj la "insuloj de spico" – Molukoj).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio kaj naturo


  • 3 Klimato kaj vetero


  • 4 Kulturo kaj loĝantoj


    • 4.1 Muziko


    • 4.2 Festoj


    • 4.3 Sporto




  • 5 Tempozonoj


  • 6 Mezurunuoj kaj elektro


  • 7 Monunuo


  • 8 Trinkmono


  • 9 Esperanto


  • 10 Aĉetoj


  • 11 Administra divido


    • 11.1 La plej grandaj urboj




  • 12 Etnoj


    • 12.1 Triboj




  • 13 Religio


  • 14 Vidu ankaŭ


  • 15 Aliaj projektoj


  • 16 Plia legaĵo


  • 17 Eksteraj ligiloj





Historio |


Oni supozas, ke unuaj loĝantoj de indoneziaj insuloj devenis el Barato aŭ Birmo. En la jaro 1890 estis sur Javo malkovritaj skeletkorprestaĵoj de la t.n. java homo, kies aĝo estis taksita preskaŭ al miliono da jaroj. Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el suda Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio. La unuaj almigrintoj el Barato venis en Indonezion komence de nia erao.


En la 7-a ĝis la 11-a jarcentoj ĉi tie dominis ŝtato Ŝriviĝajo kaj kultura influo de Barato, en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj ŝtato Maĝapahito kaj forta islamigo. Samtempe ekde fino de la 16-a jarcento datiĝas nederlanda ekspansio, kiu rapide forŝovis portugalojn: 1621 establo de Batavio (Ĝakarto), 1641 konkero de Malako je Portugalio, pro kio Nederlando akiris en la regiono potenceman monopolon. Ĝis duono de la 18-a jarcento nederlandanoj pere de Nederlanda Orient-hinda Kompanio subpremis vicon da ribeloj kaj konkeris plimulton da teritorio de Javo (ili lasis ĉi tie nur du memstarajn sultanlandojn) kaj plimulton de pli malgrandaj insuloj, sur kiuj ili enpraktikigis monokulturojn de spico. Dum napoleonaj militoj dumtempe britoj alternis nederlandanojn (1801 – 1814). En la paso de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento nederlandanoj devis alfronti al nova vico de ribeloj, sed samtempe ili finis kolonigadon de la ceteraj insuloj (Nederlanda orienta Hindio). En la jaroj 1941 – 1945 la lando estis okupita de Japanio kaj kiam finiĝis la dua mondmilito, ĝi proklamis sendependecon. Nek unuigita nederlanda-brita interveno jam ne plu kapablis repacigi la reziston. Post longdaŭraj traktadoj (1946 – 1949, kiam krom alia en 1947 estiĝis federacio Unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio enkadre de Nederlanda-Indonezia Unio) fine la lando proklamis sian plenan sendependecon en la jaro 1949 kiel federacia Respubliko de unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio. Sed en la jaro 1950 estis akceptita dumtempa konstitucio kaj la lando unuigita en Respublikon Indonezio (plenigita per plebiscito en 1963). Kontraŭe Indonezio ne sukcesis malhelpi kreigon de Malajzio, kies teritorion ĝi pretendis (1963 – 1966 bojkoto de Unuiĝintaj Nacioj elflanke de Indonezio). En la jaro 1966 okazis provo je komunista puĉo. Ties rezulto estis likvido de pli ol 1 miliono da maldekstrane pripensantaj loĝantoj kaj destino de armea diktaturo de generalo Suharto. En la jaro 1976 estis aligita al Indonezio – post akto de proklamo de sendependeco je Portugalio – Orienta Timoro, sed plimulto da loĝantoj ne konsentas kun tiu ĉi akto.



Geografio kaj naturo |


Indonezio najbaras kun Malajzio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra ekvatoro kaj etendiĝanta inter du oceanoj – Hinda oceano kaj Pacifiko, logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo ĉiun de misiistoj ĝis kaperistoj. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17.508 insuloj (el tio pli ol 6000 enloĝatataj). Tra la tuta Indonezio, de okcidenta marbordo de Sumatro tra Javo, Balio, Nusa Tengaru kaj insuloj Bando kaj Malako, tiriĝas zono de aktivaj kaj estingiĝintaj vulkanoj ĝis marbordo de nordorienta Sulaveso. Pli ol du trionoj de la areo de la lando kovras arbaroj kaj ĝangaloj, sole 10 % de la lando estas prilaborata. Indonezio estas riĉa je varieco de faŭno kaj flaŭro. La insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj konataj orangutangoj. Akvajn testudojn eblas trovi en ĉirkaŭaĵo de Balio kaj la plej grandan floron de la mondo Rafleksion poste sur Sumatro. Insuloj Papuo, Javo, Kalimantano, Sulaveso kaj Sumatro havas naciajn parkojn, kiel ekz. Komodo – ŝirmanta komodan varanon. Sed la unika naturo kaj pluvpraarbaroj malaperas per kapturniĝa rapideco dank‘ al alta minado de ligno.



Klimato kaj vetero |


Indonezio etendiĝas en la ĉirkaŭaĵo de ekvatoro, tial ties mezproksima temperaturo 31 °C estas la sama kiel en la tempo de sekeco (majo ĝis septembro), tiel ankaŭ en tempo de musonaj pluvoj (oktobro ĝis aprilo). La temperaturo sinkas kun supermara alteco kaj direkte al enlando.



Kulturo kaj loĝantoj |


En Indonezio vivas pli ol 300 originaj variaj etnoj, kiuj konservas sian propran kulturon kaj ankaŭ ili uzas sian propran lingvon. Tial la registaro realigis ofican lingvon la indonezian (Bahasa Indonesia), kies bazon kreas malajzia plenigita per lokaj lingvoj kaj dialektoj. Kutime estas uzataj apud ĝi lokaj lingvoj (la java, la sunda ktp.) Ĉefa religio estas islamo, sed en absolute alia kaj moderigita aspekto, ol kia estas konata en arabaj landoj. La turisma Balio estas denove eksplicite hinduisma. Per "tramiksado" de unuopaj etnoj kaj religioj estiĝis en Indonezio certa kodekso de konduto – "Adat", kiu influas ĉiutagan vivon de la loĝantoj. Danke al ĝi oni konservas ĉi tie tradicion de firmaj valoroj, respekto kaj estimo al centoj da dioj kaj dietoj. Inter ĉefaj tradiciaj metioj apartenas batikado de ŝtofoj per tradiciaj modeloj, tekstado de ŝtofoj kaj silko kaj produktado de arĝentaj juveloj. Konataj estas ankaŭ multaj tradiciaj marionetaj prezentadoj, inter ili la pupoteatro Vajango, kaj kolorigitaj dancprezentoj kun hipnota muziko kaj interesaj kostumoj. Indonezianoj estas kontentaj kaj feliĉaj, eĉ kiam ili devas alfronti al malfacilaĵoj kaj ili estas konataj pro sia natura gastameco kaj amika konduto.



Muziko |




Kronĉonga muzika grupo.


Kronĉongo estas speco de muziko el Indonezio. Ĝi normale uzas voĉon, fluton, violonon, kontrabason kaj du unikajn malgrandajn gitarojn; nome la ĉako kaj la ĉuko.



Festoj |


Danke al granda kvanto de diversaj etnoj en Indonezio oni povas sperti festojn dum la tuta jaro. Inter la plej konataj apartenas la soleno de Nova jaro Caka sur Balio (marto – aprilo), kiam oni verŝas en marojn kaj riverojn templaj ikonoj kaj la sono de tamburoj akompanas malbonon reen en la mondon de spiritoj. En la paso de festotago Galungan dioj descendas sur Balio teren, por ke ili partoprenu la festotagojn kaj gajecon. Menciindas ankaŭ dramaj solenoj de Pasko sur insulo Larantuko, vipaj dueloj en Rutengo kaj funebraj festotagoj Torajano en la centra Sulaveso. Ĉar la plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, la plimulto de la festotagoj estas influitaj de la luna kalendaro.



Sporto |


Silato (aŭ silat) estas kolektiva vorto por klaso de indiĝena luktarto el geo-kultura areo de Sudorienta Azio kiu enhavas plej el Nusantara, nome la Indonezia Arkipelago, aŭ Malaja insularo kaj la tuton de la Malaja Duoninsulo. Origine disvolviĝinta en tio kio nune estas Indonezio, Duoninsula Malajzio, suda Tajlando, kaj Singapuro, ĝi estis tradicie ankaŭ praktikita en Brunejo, Vjetnamio kaj suda Filipinoj. Estas centoj da diferencaj stiloj (aliran) kaj skoloj (perguruan) sed ili tendencas kerni ĉe frapoj, artikolukto, ĵetoj, klingohavaj armiloj, aŭ kombinoj de tiuj.



Tempozonoj |


GMT/UTC +7 horoj (Sumatro, Javo, Okcidenta kaj Centra Kalimantano), GMT/UTC +8 horoj (Balio, sudorientaj insuloj, Suda, Orienta kaj Norda Kalimantano, Sulaveso), GMT/UTC +9 horoj (Okcidenta Nov-Gvineo kaj Molukoj).



Mezurunuoj kaj elektro |


En Indonezio estas uzata metra sistemo. Elektra tensio estas 123-230 V, 50 Hz.



Monunuo |


Oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.



Trinkmono |


Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante moskeon, templon aŭ sanktejon.



Esperanto |


Iuj listoj pri naciaj Esperanto-asocioj mencias, ke en Indonezio ekzistu Indonezia Esperanto-Societo respektive Centro de Esperanto-Studoj. Pri ambaŭ organizaĵoj tamen ĝis nun vikipedie mankas pli detalaj informoj.
Retejo http://www.esperanto.or.id/en/



Aĉetoj |


En grandaj urboj estas supermagazenoj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.



Administra divido |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Administra divido de Indonezio.



Marko sur bildo


Aceho

Norda
Sumatro

Okcidenta
Sumatro

Riauo

Riau-
insuloj

Bangka-
Belitungo

Ĝambio

Suda
Sumatro

Bengkuluo

Lampungo

Banteno

Ĝakarto

Okcidenta
Javo

Centra
Javo

Jogjakarto

Orienta
Javo

Balio

Okcidentaj
sudorientaj
insuloj

Orientaj
sudorientaj
insuloj

Okcidenta
Kalimantano

Centra
Kalimantano

Norda
Kalimantano

Orienta
Kalimantano

Suda
Kalimantano

Norda
Sulaveso

Nordaj
Molukoj

Centra
Sulaveso

Gorontalo

Okcidenta
Sulaveso

Suda
Sulaveso

Sudorienta
Sulaveso

Molukoj

Okcidenta
Papuo

Papuo



Laŭ stato komence de la jaro 2013 la ŝtato administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: ProvinsiPropinsi-Propinsi, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto. Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Okcidenta Papuo, en 2004 Okcidenta Sulaveso kaj Riau-insuloj, kaj en 2012 Norda Kalimantano). La indonezia registaro daŭre planas starigi pliajn novajn provincojn.



La plej grandaj urboj |



  • Ĝakarto

  • Surabajo

  • Bandungo

  • Medano

  • Malang



Etnoj |



  • 45% java,

  • 14% sunda,

  • 7,5% madura,

  • 7,5% marborda malaja,

  • 26% aliaj



Triboj |


Triboj en Indonezio: danioj, jalioj, kimjaloj, korovajoj, kombajoj, kopkakaoj, asmatoj, damaloj kaj aliaj.



Religio |




  • islamismo 80%


  • kristanismo 8% (protestantismo 5% katolikismo 3%)


  • hinduismo 2%


  • budhismo 1%

  • aliaj 9%



Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Indonezio



  • Borobuduro

  • Prambanano

  • Listo de urboj de Indonezio

  • Listo de vulkanoj de Indonezio

  • Landnomoj

  • Papuo Barato

  • Kalimantano



Aliaj projektoj |




  • Indonezio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Indonezio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Plia legaĵo |


Bulard, Martine kaj Beyer, Marie. Minacoj por islamo laŭ la indonezia modelo. 'Le Monde Diplomatique', aŭgusto 2017.



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Indonezio en la vikio de UEA esperante


  • http://www.dmoz.org/World/Esperanto/Regionoj/Azio/Indonezio DMOZ pri Esperanto kaj Indonezio


  • http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/ Esperanto en Indonezio

  • http://www.indonesia.go.id











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár