Tobago




Tobago estas insulo kiu situas sude de la kariba maro. Ĝi apartenas al la ŝtato Trinidado kaj Tobago kaj ĝia ĉefurbo estas Scarborough [SkArboro]. Ĝi havas 54.084 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Loĝantaro


  • 3 Historio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Geografio |




Plaĝo en Castara, Tobago


Tobago havas amplekson de 300 km². Ĝi situas je 11ºN, 60ºO; norde de Trinidado.



Loĝantaro |


Malkiel Trinidado, kies loĝantaro estas pli multetna (indiĝenoj, kreoloj, baratanoj, pakistananoj kaj afrikanoj), la loĝantaro de Tobago estas majoritate afrikadevena, kvankam dum la lastaj jaroj pliiĝis la fremdaj loĝantoj el Germanio kaj Skandinavio. El la 54.080 loĝantoj, 17.000 loĝas en la ĉefurbo.



Historio |


Tobago estis loĝata de karibaj triboj kiam ĝi estis malkaŝita de eŭropanoj. Ĝi estis koloniita de Francio, kaj poste de Nederlando, Britio kaj eĉ de Kuronio (tiam parto de Pola-Litova Unio). Fine ĝi estis prenita de Britio en 1814. Post la forigo de la sklaveco, la ekonomio de la insulo fiaskis kaj ĝi ekestis administrata de Trinidado.



Eksteraj ligiloj |




  • Tobago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Tobago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Bildoj de Trinidado kaj Tobago



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár