Kaĉino




Kaĉino ( Kaĉin ) aŭ Kaĉina Ŝtato estas la plej norda subŝtato de Birmo. Ĝi estas bordate de Ĉinio norde kaj oriente; de la Ŝana Ŝtato sude; kaj de la Sagainga Regiono kaj Barato okcidente. Ĝi kuŝas inter nordaj latitudoj 23° 27' kaj 28° 25' kaj longitudoj 96° 0' kaj 98° 44'. La areo de la Kaĉina Ŝtato estas 89,041 km². La ĉefurbo de la ŝtato estas Mjiĉina. Aliaj gravaj urboj estas Bhamo kaj Mogaung.


La Kaĉina Ŝtato havas la plej altan monton de Birmo nome la Hkakabo Razi 5889 m altan, formanta la sudan pinton de Himalajo, kaj grandan internan lagon, Lago Indaŭgji.



Vidu ankaŭ |



  • Ledo Vojo

  • Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár