Rikardo la 1-a (Anglio)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Rikardo la 1-a


































































































































































Rikardo la 1-a

Reĝo de Anglio

Richard coeurdelion g.jpg

Antaŭulo

Henriko la 2-a

Sekvanto

Johano sen Tero

Persona informo

Devena nomo
angle Richard Lionheart, okcitane Ricard Còr de Leon, france Richard Cœur de Lion

Naskiĝo

8-an de septembro 1157 (1157-09-08)
en Oksfordo

Morto

6-an de aprilo 1199 (1199-04-06) (41-jara)
en Châlus

Mortokialo

gangreno [#]

Tombo
Rouen Cathedral [#]

Religio

katolikismo [#]

Ŝtataneco

Reĝlando Anglio [#]

Lingvoj

latina lingvo • Malnovfranca lingvo • okcitana lingvo [#]
Familio

Dinastio

Plantaĝenetoj [#]

Patro

Henriko la 2-a [#]

Patrino

Eleonora de Akvitanio [#]

Gefratoj

Johano de Anglio • William Longespée, 3rd Earl of Salisbury • Gotfredo de Jorko • Henriko la Juna Reĝo • Gotfredo la 2-a • William IX, Count of Poitiers • Morgan • Eleonora de Anglio • Johana de Anglio • Matilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio [#]

Edzino

Berengela de Navaro [#]

Idoj
Philip of Cognac [#]
Profesio

Okupo

monarko • poeto • komponisto [#]

Reĝo de Anglio Royal Arms of England.svg

Regado
1189-1199

Antaŭulo

Henriko la 2-a

Sekvanto

Johano sen Tero

Duko de Normandio Blason duche fr Normandie.svg

Regado
1189-1199

Antaŭulo

Henriko la 2-a

Sekvanto

Johano sen Tero

Duko de Akvitanio Blason de l'Aquitaine et de la Guyenne.svg

Regado
1172-1196

Antaŭulo

Henriko la 2-a

Sekvanto

Otto de Brunsvigo

2-a fojo

Regado
1198-1199

Antaŭulo

Otto de Brunsvigo

Sekvanto

Johano sen Tero

Grafo de Poitou Count of Poitiers Arms.svg

Regado
1169-1196

Antaŭulo

Henriko la 2-a

Sekvanto

Otto de Brunsvigo

2-a fojo

Regado
1198-1199

Antaŭulo

Otto de Brunsvigo

Sekvanto

Johano sen Tero

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Rikardo Leonkora, el manuskripto de la 12-a jarcento


Leonkora Rikardo (Oksfordo, 8-a de septembro de 1157 - sieĝo de Châlus, Akvitanio, 6-a de aprilo de 1199) el la dinastio Plantagenet, filo de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio. Angla reĝo de la 12-a jarcento.


Kiam liaj gepatroj disiris, li loĝis en Francio kun sia patrino. Tial li parolis la okcitanan dialekton de Limoges kaj la francan, per kiuj li trobadoris, kaj la latinan, sed ne la anglan.


Rikardo, fama militanto, batalis en la Krucmilitoj. Revenante el la Tria Krucmilito li estis kaptita en Aŭstrio en 1192, malliberigita de la imperiestro Henriko la 6-a kaj liberlasita nur post granda elaĉeta mono. En batalo kontraŭ Francio li pereis.




Enhavo






  • 1 Legendo


  • 2 Biografio


    • 2.1 Tria krucmilito


    • 2.2 Reveno




  • 3 Sukcedoj


  • 4 Notoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Legendo |


Laŭ la legendo de Robin Hood, Robin kaj liaj homoj estas lojalaj al la forestanta Reĝo Rikardo, prefere al lia frato, la Princo Johano sen Tero.


Lia kromnomo (angle Richard I of EnglandRichard the Lion-Hearted, itale Riccardo cuor di leone, finne Rikhard Leijonamieli, germane Richard Löwenherz, hispane Ricardo Corazón de León, pole Ryszard Lwie Serce, portugale Ricardo Coração de Leão, ĉeĥe Richard Lví Srdce) La "Leonkora" signifis "kuraĝa" kaj li akiris ĝin dum krucmilito pro sia kuraĝo sed ankaŭ pro granda leoneca ruĝeca hararo. Bertran de Born tamen nomis lin okcitanlingve Òc e No ("Jes kaj ne") pro lia opiniŝanĝemo.


Liajn kavalirajn aventurojn priskribis kaj popularigis en siaj romanoj Walter Scott (Talismano, Ivanhoe), kiuj estis plurfoje filmigitaj.



Biografio |


Li estis la filo de la reĝo Henriko la 2-a, unua de la dinastio Anjou Plantagenet, kaj de Eleonoro de Akvitanio, rimarkinda en sia epoko kaj pro energia personeco kaj pro sia eksterordinara intelekta preparo.[1] Rikardo naskiĝis en Oksfordo en 1157 kaj okupis la tronon dum dek jaroj (1189-1199), hegemonie super etendaj teritorioj, nome la regno de Anglio unuflanke, sed ankaŭ nombraj graflandoj kaj duklandoj kiel senjorlandoj el Francio, nome Anjou, Tureno, Maine, Normandio, Bretonio, Akvitanio, Poitou, Aŭvernio, kaj Armagnako. Kiam li estis nur 3jaraĝa pro la politikaj interesoj de sia patro li estis edzopromesita al Alicio, filino de la reĝo Ludoviko la 7-a, kaj 12jaraĝa li devis ĵuri antaŭ sia bopatro kiel reganto de la duklando de Akvitanio, patrina posedo. Kiam li estis 16jaraĝa estris ribelon kontraŭ sia patro; post unu jaro li estis pardonita. Poste li dediĉis sin al la regado de la duklando de Akvitanio.


Tiam li konis la filon de Ludoviko la 7-a, nome Filipo, preskaŭ samaĝa, kaj de tiam la du estis amikegoj, aŭ laŭ kelkaj opinioj eĉ amantoj. Kiam lia patro, ĵaluza pro la sukcesa regado de Rikardo en Akvitanio devigis tiun ĉi redoni la duklandon al sia patrino, Rikardo (tiam 28jaraĝa) serĉis rifuĝon ĉe sia amiko jam reĝo Filipo la 2-a. Post tri jaroj li ĵuris fidelecon al la franca reĝo, kiel senjoro de francaj teritorioj.


Septembre de 1189, spite malemon de sia patro la eksa reĝo, jam mortinta, Rikardo ekreĝis en Anglio kiam li estis 32jaraĝa. La patrino apogis lin kontraŭ la alia pretendanto, nome Johano sen Tero, frato de Rikardo. Kronigo okazis en Westminster solenege kaj omaĝante la antaŭdirojn de la legendaro artura kaj pri Merlino la magiisto. Johano profitis foreston de Rikardo, tiam en Mezoriento, por okupi la anglan tronon. Rivaleco interfrata preskaŭ kaŭzis enlandan militon, sed Rikardo pardonis sian fraton kaj eĉ donis al li diversajn teritoriojn en Normandio kaj Anglio.



Tria krucmilito |


Tamen Rikardo denove sopiris por milito kontraŭ islamanoj en Palestino. Li kreis novajn impostojn, vendis posedaĵojn kaj kolektis monon por la entrepreno. La tria krucmilito estis organizita de Rikardo, lia intima amiko la franca reĝo Filipo kaj Frederiko, imperiestro de la rom-germana sankta imperio. Rikardo iris el Anglio al Francio decembre de 1189, fidinte la regadon al sia patrino kaj al Vilhelmo de Longchamp, grafo de Poitiers. Kuniĝinte kun Filipo, ili daŭrigis sian amikecon, kaj nur aŭguste de la venonta jaro, Rikardo enŝipiĝis en Marsejlo. La du rekuniĝis denove en Sicilio kaj post la vintro (duonjara prokrasto) Rikardo ebandonis italajn terojn aprile de 1191. Tiam la du amikoj ne estis tiaj. Rikardo malakceptis edziĝi al la filino de Filipo, kaj male akceptis la filinon de Sanĉo la 6-a de Navaro, nome Berengela de Navaro, kun kiu li edziĝis en Kipro, kiun li konkeris intence survoje al Palestino. Ĉiukaze klare virinoj ne interesis Rikardon, nur reĝinoj pro politikaj interesoj, kaj ŝajne ne okazis seksa plenumo: certe ne estis filo.


Pri milito la krucmilitistoj venkis super la islamanoj en Sankta Johano de Akro kaj post tio la franca reĝo malamike abandonis sian armeon al estro de Rikardo, kiu siavice venkis denove en Askalono kaj Jafo. La rivaleco inter li kaj la islama estro Saladino estis admiro por ambaŭ luktoflankoj. Sed la kristanoj ne rekonkeris Jerusalemon, celo de la krucmilito, ĉar la aliancanoj ne bone akceptis la tiranecan estremon de Rikardo. Tiele konservinte nur mallarĝan kristanan regnon ĉe Jaffo, Rikardo revenis, ne surmare, kiel estus logike, sed tratere kaj vestita kiel senhelpa komercisto. Nova amdeziro ŝajne estis la tialo.



Reveno |


La celo de liaj amdeziroj estis tiam la filo de la duko Leopoldo el Aŭstrio, kiu estis estinta kun li en Palestino. Ŝajne Rikardo ŝteliris al la ĉambro de sia amato. La patro estis avertita, surprizis ilin, vipfrapadis kaj enkarcerigis ilin ambaŭ. Post unu jaro de mallibereco, kaj paginte altan monsumon kiel elaĉeton (helpe de sia edzino Berengela), Rikardo povis reveni al Anglio, kaj post du monatoj denove al siaj francaj teritorioj (milite kontraŭ sia iama amiko la reĝo Filipo), kie li estis vundita dum sieĝo al Châlon; li mortis la 6an de aprilo de 1199, 42-jaraĝa.



Sukcedoj |














Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England.svg
Henriko la 2-a 1189-1199 Johano sen Tero













Antaŭe: Duko de Normandio
Poste: Blason duche fr Normandie.svg
Henriko la 2-a 1189-1199 Johano sen Tero




















Antaŭe: Duko de Akvitanio
Poste: Blason de l'Aquitaine et de la Guyenne.svg
Henriko la 2-a 1172-1196 Otto de Brunsvigo 1a-foje
Otto de Brunsvigo 1198-1199 Johano sen Tero 2a-foje




















Antaŭe: Grafo de Poitou
Poste: Count of Poitiers Arms.svg
Henriko la 2-a 1169-1196 Otto de Brunsvigo 1a-foje
Otto de Brunsvigo 1198-1199 Johano sen Tero 2a-foje


Notoj |




  1. La kerno de tiu biografio venas de Nicolás Brihuega, "Ricardo Corazón de León. El caballero de la tercera cruzada", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 63-71.



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.fordham.edu/halsall/pwh/hoveden1.html

  • http://medieval.shadowedrealm.com/articles/exclusive/article.php?id=17

  • http://williamapercy.com/pub-Outing.htm

  • http://www.shadowedrealm.com/articles/exclusive/article.php?id=17





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár