Ruĝecventra niltavo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝecventra niltavo


Ruĝecventra niltavo
Ruĝecventra niltavo


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Muŝkaptuledoj Muscicapidae

Genro:

Niltava

Specio:

N. sundara



Dunomo


Niltava sundara
(Hodgson, 1837)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ruĝecventra niltavo









v  d  r


Information icon.svg



La Ruĝecventra niltavo (Niltava sundara) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.


Ĝi povus formi superspecion kun la specioj Sumatra niltavo, N. sumatrana, kaj la Davida niltavo, N. davidi; iam jam estis konsiderata samspecifa kun unu aŭ ambaŭ el la menciitaj specioj.


La masklo havas malhelbluajn al nigrecajn vizaĝon, gorĝojn, dorson kaj flugilojn, dum la krono, nuko, ŝultro, pugo kaj vosto estas malhelbluaj sed kun ne tiom brile helbluaj nuancoj (kiom ĉe la Davida niltavo) en pugo, krono kaj mallarĝa strio inter la malhela vizaĝo kaj la ŝultroj. La supraj partoj estas heloranĝaj, iom pli flavoranĝe nur en plej suba ventro. La flugiloj estas tre malhelaj. La ino estas ĝenerale bruneca, pli malhelbruna en flugiloj kaj kun olivverdeca nuanco en vizaĝo kaj blanka trabrusta strio. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.


Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.



Referencoj |


  • BirdLife International 2004. Niltava sundara. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár