Robin Hood
Robin Hood | |
---|---|
Verko | Robin Hood |
Informoj | |
Eble sama | Robin Hood |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando |
Okupo | eksterleĝulo • ŝtelisto • arkpafisto |
Kunulo | Maid Marian |
Robin Hood [ˈrɒbɪn hʊd] ("Kapuĉa Robĉjo") estas legenda angla heroo, de multaj baladoj kaj versaĵoj ekde la 14-a jarcento. Laŭ la lastaj versioj, li estis bonega arkpafisto, kaj vivis en la Arbaro Sherwood kun sia grupo de Ĝojuloj, la bela Marianna, la monaĥo Tuck, la muzikisto Alan a Dale, kaj aliaj, prirabante la riĉulojn por doni al malriĉuloj. Li defendis saksojn kaj batalis kontraŭ fiaj anstataŭreĝo Sentera Johano kaj ties servisto ŝerifo de Nottingham, normandaj nobeloj kiuj perfidis la legitiman reĝon Rikardo la 1-a (Rikardo la Leono-Koro).
Statuo omaĝante Robin Hood en Nottingham
Douglas Fairbanks rolante Robin Hood (1922)
Vidu ankaŭ |
- North Yorkshire