Levoča (hungare Lőcse [lOĉe], germane Leutschau) estas urbo en Slovakio, en regiono Prešov.
Departementa domo
Enhavo
1Historio
2Pentopolis
3Historiaj memorindaĵoj
4Famuloj
5Ĝemelurboj
6Galerio
Historio |
Levoča ekestis el du originaj slavaj civitoj, kiujn verŝajne detruis la tataroj en la jaro 1241. Post la detruo denove saksoj refondis la komunumon. En 1271 "Leucha" fariĝis ĉefurbo de Komunumo de Szepes-regionaj saksoj en Hungara reĝlando. La plej malnova skriba dokumento, en kiu unuafoje troviĝas la loknomo en formo "Leucha", estas reĝdokumento de Béla la 4-a el 1294. En 1317 ĝi jam estas menciita rekte kiel libera reĝa urbo.
Al evoluo de urbo grave helpis privilegio de deponej-rajto, donita al Leutschau flanke de reĝo Karolo la 1-a (Hungario) en 1321. Tiu privilegio devigis eksterlandajn negocistojn resti en urbo dum 15 tagoj kaj vend-proponi siajn varojn. Reĝo Sigismondo la 1-a liberigis en 1402 negocistojn de Leutschau el deponej-rajto de aliaj urboj, en 1411 plilarĝis deponej-rajto de Leutschau ankaŭ por enlandaj negocistoj. En 1419 estis civitanoj de Lőcse liberigitaj el pago de tridekonoj (impostoj) en tuta Hungara reĝlando. Tiel malfermis eksterordinaraj eblecoj de libera negocado.
Favora evoluo de urbo kulminis en limo de 15-a kaj 16-a jarcentoj kaj ebligis ekeston de tiaj artaj belegaĵoj, kiaj estas la verko de Majstro Paŭlo en preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo. Promesplenan evoluon interrompis en la 16-a jarcento vasta incendio kaj en la 17-a jarcento kontraŭ-Habsburgaj ribeloj. Leutschau tamen restis centro de regiono Szepes kaj en la 19-a jarcento fariĝis centro de slovaka pornacia movado.
Ĉi tie estis fondita fama Liceo en Leutschau al kiu venis en 1844, post degrado de Ľudovíta Štúra el katedro, liaj studentoj el Pressburg gvidataj de Janko Francisci. El famaj slovakaj poemistoj kaj naciaj eminetuloj, kiuj en Levoča studis aŭ laboris, estas menciendaj Ján Botta, Janko Kráľ, Ľudovít Kubáni, Pavol Dobšinský, d-ro Vavro Šrobár, Albert Škarvan kaj aliaj. Hungaraj verkistoj Kálmán Mikszáth kaj Mór Jókai verkis po 1 elstarajn historiajn romanojn pri la urbo: La nigra urbo kaj La blanka virino el Lőcse.
Pentopolis |
Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Kisszeben Sabinov
Kassa Košice
Eperjes Prešov
Bártfa Bardejov
Lőcse Levoča
Historiaj memorindaĵoj |
Levoča kun siaj urbomuroj kaj urba arkitekturo konservis sian karakteron de mezepoka urbo. Ĝi estas urba memoraĵ-rezervejo kaj danke al multo da memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj Levoča apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio
Mariana baziliko
La plej grava kaj unika memoraĵo estas preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo kun siaj 11 gotikaj kaj renesancaj altaroj, inkluzive la plej alta ligna gotika altaro en mondo (18,6 m). En la urbo estas grandega mezepoka placo ĉirkaŭita pere de renesancaj domoj, fama renesanca urbodomo, pliaj du altvaloraj preĝejoj kun baroka interiero, klasicismaj konstruaĵoj de malnovdistrikta domo kaj evangelisma preĝejo. Historian centron ĉirkaŭas fortega urbomura sistemo kun longeco 2,5 km.
Famuloj |
en Lőcse/Levoča naskiĝis:
hungara aktoro Árpád Lehotay
hungara arthistoriisto Kornél Fabriczy
hungara hidrologo-inĝeniero Károly Keczkés
hungara inĝeniero pri metalurgio Alfréd Probstner
hungaraj historiistoj Dezső Nemes kaj Moritz Csáky
hungara inĝeniero pri agrario Tibor Jermy
hungara inĝeniero pri maŝinoj Gyula Greschik
hungaraj inĝenieroj pri minado Vilmos Fuchs kaj Gyula Gretzmacher
hungara juristo Mihály János Sax
hungara kuracisto Ervin Bauer
hungara luterana episkopo István Xylander
hungara pentristo Károly Markó (1793)
germana pentristo János Rombauer
germana-hungara politikisto Ede Zsedényi
hungara skulptisto János Marschalkó
en Lőcse/Levoča mortis:
hungara juristo Sámuel Fabriczy
hungara-germana botanikisto Sámuel Genersich
hungara-germana-ĉeĥoslovakiana kuracisto Miklós Szontagh (1882)
germana luterana pastro kaj instruisto Christoph Böhm
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...