Nacia Galerio (Londono)






Nacia Galerio (Londono)


La Nacia Galerio (angle National Gallery) estas muzeo en Londono (Britio). Ĝi estis fondita en la jaro 1824 kaj posedas riĉan kolekton da 2 300 pentraĵoj, kiuj datiĝas de la meza 13-a jarcento ĝis la jaro 1900. La muzeo situas kore de la brita ĉefurbo, ĉe la fama Trafalgar Square. Vizito de la ĉefa kolekto estas senpaga.


Male de alilandaj, kompareblaj artmuzeoj kiel la Luvro de Parizo aŭ la Prado-Muzeo de Madrido, la Nacia Galerio ne estis kreita per la naciigo de antaŭa reĝa aŭ princa kolekto. Ĝi estiĝis, kiam la brita registaro aĉetis 36 pentraĵojn el la bankisto John Julius Angerstein en 1824. Post tiu unua akiro, la Galerio plivastiĝis ĉefe dank'al siaj plej frutempaj direktoroj (plej notinde S-ro Charles Lock Eastlake) sed ankaŭ dank'al privataj donacoj.



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár