Orientaliso
La orientaliso [1], orientalisa ekozono aŭ hindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [2].
Enhavo
1 Priskribo
2 Ĉefaj ekologiaj partoj
3 Historio
4 Flaŭro kaj faŭno
5 Laŭbiome klasifitaj orientalisaj ekoregionoj
6 Notoj
7 Bibliografio
8 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La orientalisa ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la orientalisan de la aŭstralazia ekozono. La orientalisa ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.
Origine la plimulto de la orientalisa ekozono estis arbarkovrata, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la orientalisa ekozono estas superregataj de arboj el la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae).
Ĉefaj ekologiaj partoj |
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la orientalisan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
- Hinda ekoprovinco
Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano kaj Srilanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden drivanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma palearktiso.
- Hindoĉina ekoprovinco
La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive de Birmo, Tajujo, Laoso, Vjetnamujo, kaj Kamboĝo, kaj la subtropikaj arbaroj de suda Ĉinujo.
- Sundalanda kaj filipina ekoprovinco : tiu ĉi unuflanke konsistas el la Filipinaj humidaj arbaroj, aliflanke el Sunda Lando.
Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.
Historio |
La flaŭro de la orientalisa ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma, kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Novgvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.
Flaŭro kaj faŭno |
Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.
La Orientalisa ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.
Laŭbiome klasifitaj orientalisaj ekoregionoj |
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
IM0101 Andamaj pluvarbaroj | Barato |
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Indonezio, Malajzio |
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj | Brunejo, Indonezio, Malajzio |
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj | Indonezio |
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo | Barato |
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj | Kamboĝo, Tajlando, Vjetnamio |
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj | Barato, Butano, Nepalo, Pakistano |
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj | Ĉinio |
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | Bangladeŝo, Barato |
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj | Filipinoj |
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj | Filipinoj |
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj | Barato |
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj | Barato |
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj | Indonezio |
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj | Filipinoj |
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj | Filipinoj |
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj | Barato, Bangladeŝo, Birmo |
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj | Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando, Vjetnamio |
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj | Barato |
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj | Filipinoj |
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj | Malajzio, Tajlando |
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj | Malajzio, Tajlando |
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj | Malajzio, Tajlando |
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj | Vjetnamio |
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj | Barato |
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj | Srilanko |
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj | Srilanko |
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj | Indonezio |
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj | Indonezio |
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj | Indonezio |
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj | Indonezio |
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas | Indonezio |
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj | Birmo, Malajzio, Tajlando |
IM0172 [[Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano | Tajvano |
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj | Kamboĝo, Laoso, Tajlando, Vjetnamio |
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj | Barato |
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir | Barato |
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
---|---|
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj | Barato, Butano, Nepalo |
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj | Filipinoj |
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj | Barato, Birmo |
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj | Indonezio |
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj | Butano, Barato, Nepalo |
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj | Birmo |
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
Orientalisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
IM0501 Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj | Barato, Butano, Nepalo |
IM0502 Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
IM0701 Terajaj-duaraj savanoj kaj herbejoj | Barato, Butano, Nepalo |
Orientalisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
---|---|
IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch | Barato, Pakistano |
Orientalisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
IM1001 Kinabalu-montaj alpaj herbejoj | Malajzio (Sabaho) |
Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj | Barato, Srilanko |
IM1302 : Tar-Dezerto | Barato, Pakistano |
IM1304 : Indus-vala dezerto | Pakistano |
Orientalisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj | Kamboĝo, Malajzio, Tajlando, Vjetnamio |
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj | Brunejo, Indonezio, Malajzio |
|
Notoj |
↑ En la bedaŭrinde malriĉa Esperanta naturscienca literaturo la koncerna temo ŝajne neniam antaŭe estis pritraktata. Kvankam en parto de la naciaj lingvoj oni transkribis la anglan Indomalayan ecozone, en aliaj lingvoj (germana, hungara, itala, nederlanda, norvega, pola, sveda…) oni preferis referi al la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Orientalis. Ĉar la angla termino "forgesis" ke ankaŭ Hindoĉinujo estas parto de la ekozono, ĝi estas erariga kaj konfuzanta. Krom tio Malaja Insularo enhavas ankaŭ Sulaveson, Novgvineon kaj multajn aliajn insulojn kiuj apartenas al aŭstralazia ekozono; do "malaja" estas evitenda. Tial estas preferinde preni, kiel faris ne malmulte da naciaj lingvoj, la neniel erarigan Orientalis kiel bazon por la elektenda nomo. En la fakulaj medioj la malnova latina nomo estas internacie konata, eĉ se oni bedaŭrinde uzas ankaŭ la angla-devenan terminon en la publikaĵoj. Laŭ la principo de proprasenceco de la fama lingvisto René de Saussure, la senco de iu ajn vorto dependas nur de la enhavo de la vorto mem, kaj oni ne povas atribui al ĝi fremdajn signifojn ne entenantajn en ĝiaj elementoj.
↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 288, ISBN 2-271-05816-3 france
Indo-malais (adj.)
1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie l'empire phytogéographique ou floristique correspondant aŭ péninsules indienne et indochinoise, et à l'ouest de l'archipel malais. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon présent dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Indo-malais (adjektivo)
1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la fitogeografian aŭ flaŭran regnon respondanta al duoninsuloj hinda kaj hindoĉina, kaj al okcidento de la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio |
angle MacKinnon, J., and MacKinnon, K. 1986 : Review of the protected areas system in the Indo- Malayan Realm, IUCN/UNEP publication, Gland, Switzerland and Cambridge, UK.
angle MacKinnon, J. 1997 : Protected areas systems review of the Indo-Malayan realm. The Asian Bureau for Conservation (ABC) and The World Conservation Monitoring Center (WCMC)/ World Bank Publication, Canterbury, UK
angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.
Eksteraj ligiloj |
angle Ligilo WWF
angle Listo de orientalisaj ekoregionoj (WWF)
|