Geranio
Geranium pyrenaicum | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Ĉirkaŭ 400 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Geranio estas genro de florplantoj el la familio Geraniacoj. Ĝi entenas pli ol 400 speciojn; temas pri herboj, malofte pri sub-arbedoj, kiuj ĉefe vivas en la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero. Iliaj floroj estas regulaj kaj enhavas 10 kompletajn stamenojn; la fruktoj similas longajn bekojn. Tiu ĉi karaktero donis la nomon de la genro - el la greka γερανος, « gruo ».
Kelkaj sovaĝaj specioj |
Eŭropa flaŭro :
Geranium columbinum L. Kolomba geranio
Geranium dissectum L. Ĉizfolia geranio
Geranium lanuginosum L. Lanuga geranio
Geranium lucidum L. Brilfolia geranio
Geranium macrorrhizum L. Dikradika geranio
Geranium maderense Yeo Madera geranio
Geranium molle L. Mola geranio
Geranium nodosum L. Nodoza geranio
Geranium phaeum L. Malhela geranio
Geranium pratense L. Herbeja geranio
Geranium pusillum L. Etflora geranio
Geranium pyrenaicum Burm.f. Heĝa geranio
Geranium rivulare Vill. Blanka geranio
Geranium robertianum L. Roberta geranio
Geranium rotundifolium L. Rondfolia geranio
Geranium sanguineum L. Sangkolora geranio
Geranium sylvaticum L. Arbara geranio
Geranium tuberosum L. Tubera geranio