Samea lingvo
Samea lingvo | |
Sámegiella | |
Parolata en | Norvegio, Finnlando, Svedio kaj Ruslando |
Parolantoj | ĉirkaŭ 24,000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Uralaj
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | unuopaj komunumoj en Finnlando, Norvegio kaj Svedio kiel agnoskata minoritata lingvo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | smi (pliaj Sameaj lingvoj) Kelkaj unuopaj lingvoj havas propran enlistaĵon |
Glottolog | saam1281 |
Angla nomo | Sami languages |
Franca nomo | langues sames |
La sameaj lingvoj estas lingvaro parolata de la sameoj en nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio (Kola duoninsulo). Almenaŭ 33000 sameoj parolas la samean, plej multaj la nord-samean. "La samea lingvo" (konsiderata kiel unu sama lingvo) estas oficiale rekonata kiel minoritata lingvo en Svedio.
La samea(j) lingvo(j) apartenas al la Finno-Ugra grupo de la Urala lingvofamilio.
Sameaj vortoj en Esperanto: Samea, boaco (samee "boazu" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo), jojko
Enhavo
1 Klasifiko de sameaj lingvoj
2 Ecoj
3 Alfabetoj
4 Specimenoj
5 Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvoj
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj
8 Eksteraj ligiloj
Klasifiko de sameaj lingvoj |
Ekzistas 11 diversaj sameaj lingvoj (9 estas nuntempe parolataj), kiuj estas grandparte nekompreneblaj inter si. Ili dividiĝas al du ĉefaj grupoj, orientaj kaj okcidentaj sameaj lingvoj. Apudaj lingvoj foje similas unu la alian multe, sed en kelkaj kazoj estas granda diferenco eĉ ĉe apudaj lingvoj. Ses plej grandaj lingvoj havas skribitan formon. La taksoj pri la nombro de parolantoj varias multe. Sameaj lingvoj de okcidento al oriento estas jenaj:
Okcidentsameaj lingvoj |
| ||||||||||||||||||
Orient-sameaj lingvoj |
| ||||||||||||||||||
En iuj fontoj estas krome menciata kainu-samea lingvo, kiu estis parolata pli sude en Finnlando kaj Karelio. Tamen multaj sameoj ne parolas la samean.
Ecoj |
En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina pronomoj (kiel ĉe ri de la riistoj). Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj fleksias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri".
Ankaŭ ekzistas specifaj fleksioj por neaj verboj. La nea verbo mem ŝanĝiĝas nur laŭ la nombro kaj persono. La tempon kaj modon esprimas la ĉefa verbo, kiu sekvas.
lulesamea | nordsamea[12] | signifo |
---|---|---|
Singularo | ||
iv | in | mi ne |
i | it | vi ne |
ij | ii | li/ŝi/ĝi ("ri") ne |
Dualo | ||
en | ean | ni ambaŭ ne |
ähppe | eahppi | vi ambaŭ ne |
äbá | eaba | ili ambaŭ ne |
Pluralo | ||
ep | eat | ni ne |
ehpit | ehpet | vi (ĉiuj) ne |
e | eai | ili ne |
La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.
Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a: presidentta, departemennta, kultuvrra, studenta, e-poassta ("retpoŝto"), webba ("reto", laŭ la Angla web).
Alfabetoj |
Sameaj lingvoj uzas plivastigitan latinan alfabeton. Unuaj provoj skribi la samean estis faritaj jam en fino de 18-a jarcento, sed la evoluon de skriba formo malhelpis manko de unueca ortografio. Nur en 1978 la nord-samea ricevis unuecan ortografion, kiu estas uzata en ĉiuj tri landoj.
Nord-samea:[12] | Áá Čč Đđ Ŋŋ Šš Ŧŧ Žž | |
Anar-samea: | Áá Ââ Ää Čč Đđ Šš Žž | |
Skolt-samea: | Áá Ââ Čč Ʒʒ Ǯǯ Đđ Ǧǧ Ǥǥ Ǩǩ Ŋŋ Õõ Šš Žž Åå Ää ( | moliga signo ´) |
Lule-samea en Svedio: | Áá Åå Ńń Ää | |
Lule-samea en Norvegio: | Áá Åå Ńń Ææ | |
Sud-samea en Svedio: | Ää Öö Åå | |
Sud-samea en Norvegio: | Ææ Øø Åå |
Kildin-samea lingvo uzas plivastigitan cirilan alfabeton: Аа Ӓӓ Бб Вв Гг Дд Ее Ёё Жж Зз Ии Йй Ӣӣ Кк Лл Ӆӆ Мм Ӎӎ Нн Ӊӊ Ӈӈ Оо Пп Рр Ҏҏ Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ъъ Ыы Ьь Ҍҍ Ээ Ӭӭ Юю Яя Јј Ѣѣ ʼ.
Specimenoj |
La Patro Nia:
Nord-Samea[13]
- Áhččámet, don guhte leat almmis.
- Basuhuvvos du namma.
- Bohtos du riika.
- Šaddos du dáhttu,
- mo almmis nu maiddái eatnama alde.
- Atte midjiide odne min beaivválaš láibbi.
- Ja atte midjiide min suttuid ándagassii,
- nugo miige ándagassii addit velggolaččaidasamet.
- Alege doalvvo min geahččalussii,
- muhto beastte min bahás eret.
- Dasgo du lea riika ja fápmu ja gudni agálašvuhtii.
- Ámen.
Lulea Samea:
- Áhttje mijá
- guhti le almen.
- Ájlistuvvus duv namma.
- Båhtus duv rijkka.
- Sjaddus duv sidot gåk almen,
- nåv aj ednamin.
- Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
- Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
- nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
- Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
- ájnat várjjala mijáv bahás.
- (Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
- Amen.
Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvoj |
vorto/lingvo | nordsamea | sudsamea | lulesamea | anarsamea | skoltsamea |
Kantocigno | Njukča | njuktje | sjnjuktja | njuhčâ (jesmi) | njuhčč |
Reĝa aglo | Goaskin | aarhtse, sååjte | goasskem | kuáskim | kuä'cǩǩem |
Nikteo | Skuolfi | vaarhuge, jïjsenledtie | guvggo | skyelfi, jievjâoppuv | tuõddârhõ'ppi |
Fonto:
- Samelingva birdovortaro
Vidu ankaŭ |
- Urala lingvaro
- Sameoj
- Sameio
- Samelingva literaturo
Notoj |
↑ ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
↑ ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
↑ la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
↑ sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
↑ anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
↑ самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio
↑ ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
↑ mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami
↑ la lasta parolanto mortis en 2003
- ↑ 12,012,1Hans-Hermann Bartens. (1989) Lehrbuch der saamischen Sprache. Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 3-87118-885-9.
↑ http://sakasti.evl.fi/sakasti.nsf/sp?open&cid=Content4BE2C2 Finnlanda Eklezia Meslibro en la Nordsamea, 2000
Eksteraj ligiloj |
- http://www.helsinki.fi/~tasalmin/fu.html
- http://www.peoples.org.ru/saam.html