Alcañizo











































































Alcañizo

Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Toledo

Komarko

Campana de Oropesa

Poŝtkodo
45687 [+]

Retpaĝaro

[1]
Politiko

Urbestro
César Sánchez Alegría
Demografio

Loĝantaro

327  (2011)

Loĝdenso

23 36 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

39° 54′ N, 5° 6′ U39.904444444444-5.1058333333333Koordinatoj: 39° 54′ N, 5° 6′ U

Alto

376 m [+]

Areo
14 km² (1 400 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]





Alcañizo (Hispanio)

DEC
Alcañizo

Situo de Alcañizo



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Alcañizo [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la provinco Toledo en Hispanio




Situo de Alcañizo en la provinco Toledo kaj en Hispanio


Alcañizo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.




Enhavo






  • 1 Toponimio


  • 2 Loĝantoj


  • 3 Situo


  • 4 Geografio


  • 5 Ekonomio


  • 6 Historio


  • 7 Notoj


  • 8 Vidu ankaŭ





Toponimio |


La termino "Alcañizo" aperas citita en dokumento de la reĝo Alfonso la 10-a de 1271 por nomumi rojon en kiu kreskis "cañizos" (kareksoj) kaj je kies bordoj oni setlis.



Loĝantoj |


La loĝanto nomiĝas Alcañizano. La censita populacio en 2011 estis de 327 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,36 loĝ/km².



Situo |


Alcañizo estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 376 m; je 102 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′16″ N 5°6′21″ Ok.



Geografio |


La municipio troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de Campana de Oropesa kaj limas kun la municipaj teritorioj de Torralba de Oropesa, Calera y Chozas kaj Oropesa, ĉiuj de la provinco de Toledo. Ĝi troviĝas sur unu el la multaj kverkarbaroj kiuj karakteras en tiu zono, konata kiel Campo Arañuelo.


Antikve rojo, kiu fluis nur post pluvo, dividis la vilaĝon en du kvartaloj.



Ekonomio |


Agrikulturo (cerealoj, vitoj, olivarboj, fruktarboj) kaj brutobredado tradicie. Brodado kaj tekstilaj produktoj manfaritaj.



Historio |


La reĝo Alfonso la 11-a donis la lokon al sia edzino María de Portugalio (1313-1357), kiu siavice donis ĝin en 1332 al Johano García Palomeque, funkciulo de Talavera. En dokumento datita la 25an de majo samjare, kaj konservita en la arkivo de preĝejo de Talavera de la Reina, oni atestas tiun fakton. Tiu dokumento de la reĝino estos konfirmata de ŝia edzo, la reĝo, en Burgos la 27a de aŭgusto de 1332. Tiam eble la reĝino ankaŭ sendis kelkajn loĝantojn por gravigi la lokon, ĉar la Senjorlando de Oropesa, kun kiu limas, estis donita de ŝia edzo al lia konata kromedzino Leonor de Guzmán, privilegio kiu eble ekzistis ĝis la morto de la reĝo en 1350. Post 30 jaroj la vilaĝo aliĝos al la Senjorlando de Oropesa kiu kun aliaj naŭ lokoj formos la komarkon nome Campana de Oropesa, grava senjorlando kiu pluos kun aliaj lokoj ĝis komenco de la 19a jarcento.


En la 19a jarcento ĝi apartenis al la jurisdikcia teritorio de El Puente del Arzobispo.


Meze de la 20a jarcento la populacio atingis preskaŭ milon da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu trioniĝis.



Notoj |





Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de la provinco de Toledo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár