Belvís de la Jara












































































Belvís de la Jara

Belvís plaza.JPG


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Toledo

Komarko

La Jara

Poŝtkodo
45660 [+]

Retpaĝaro

http://www.belvisdelajara.org
Politiko

Urbestro
José Luis Fernández Fernández
Demografio

Loĝantaro

1 814  (2011)

Loĝdenso

15,91 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

39° 46′ N, 4° 57′ U39.759413888889-4.9495361111111Koordinatoj: 39° 46′ N, 4° 57′ U [+]

Alto

450 m [+]

Areo
114,02 km² (11 402 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]





Belvís de la Jara (Hispanio)

DEC
Belvís de la Jara

Situo de Belvís de la Jara



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Belvís de la Jara [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la provinco Toledo en Hispanio




Situo de Belvís de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio


Belvís de la Jara estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.




Enhavo






  • 1 Toponimio


  • 2 Loĝantoj


  • 3 Situo


  • 4 Geografio


  • 5 Ekonomio


  • 6 Historio


  • 7 Notoj


  • 8 Vidu ankaŭ





Toponimio |


La termino "Belvís" devenas el latina bellum visum kiu signifas agrablan vidaĵon, tra la okcitana bel vis kiu signifas rigardejo, bela vidaĵo aŭ bela rigardo, eble alude al pejzaĝo kiun oni superas ekde ties montetoj. La aldonaĵo "Jara" aludas al arbusto samnoma (cisto) kies hispana nomo devenas el araba hara kiu signifas makiso aŭ veprejo.



Loĝantoj |


La loĝanto nomiĝas Belviseño. La censita populacio en 2011 estis de 1.814 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,91 loĝ/km².



Situo |


Belvís de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 450 m; je 114 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 114.02 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′37″ N 4°56′55″ Ok.



Geografio |


La municipo troviĝas situanta inter montetoj mezaltaj, escepte norde, en la komarko de La Jara. Limas kun la municipaj teritorioj de Calera y Chozas, Las Herencias, Alcaudete de la Jara, Sevilleja de la Jara, La Nava de Ricomalillo kaj Aldeanueva de Barbarroya, ĉiuj de la provinco de Toledo.


La rivero Taĵo fluas tra la municipo norde kaj la rojo Tamujoso okcidente.



Ekonomio |


Agrikulturo (ĉefe olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) tradicie. Elstaras produktado de olivoleo; temas pri la dua plej etenda areo de olivarboj en la provinco. Produktado de lakto kaj laktaj produktoj, kiaj fromaĝo. Enboteligo de akvo Valtorre. Aliaj rilataj industrioj. Servoj, rura turismo.



Historio |


Estis kastelo. Post la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212 la vilaĝo ekdependis de Talavera kaj de la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo pro privilegio fare de Henriko la 2-a.


Post la kristana reconquista tiu teroj estis koloniigitaj de alvenintoj el Galegio. Aperas en dokumento de 1350 kie oni mencias la Monton de Belvís, kie la ano de Talavera Juan Larduda kun aliaj starigis la unuajn domojn. Ankoraŭ konserviĝas la strukturo el kio estis la unua strato de la vilaĝo, nome Codos.


Meze de la 19a jarcento la loka industrio estis formata de du muelejoj farunaj kaj alia olea posedo de la duko de Frías.


Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 5,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al malpli da 1,800.



Notoj |





Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de la provinco de Toledo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár