Northumbria (foje esperantigata kiel Norda Umbrio, kiel Northumbrio aŭ Nortumbrio) estis sendependa regno en Anglio dum la frua anglosaksa epoko, kaj poste graflando. Kiam la regno plejgrandiĝis, ĝi enhavis la plejparton de norda Anglio kaj sudorientan Skotlandon.
Enhavo
1Historio
2Moderna signifo
3Reĝoj de Northumbria
4Subregoj de la vikinga regno de Jorko
Historio |
La regno estiĝis en 604, kiam Aethelfrith unuigis la antaŭajn regnojn de Bernicia kaj Deira. Dum la frua 7-a jarcento ĝi estis la plej potenca regno de Anglio. En 867 la Vikingoj kaptis Northumbria. Post kiam la angloj regajnis la antaŭan regnon dum la frua 10-a jarcento, ĝi iĝis graflando. La skotoj kaptis la regionon norde de rivero Tweed, kiun la anglosaksoj, post akra militado, formale cedis en 1018. Tamen dum pluraj jarcentoj daŭris konfliktoj pri la limoj de Northumbria.
Northumbria estis oficiale parto de Anglio sed fakte plejparte sendependis. Post ribeloj, Vilhelmo la 2-a decidis ke la reganto de Northumbria tro potencis kaj dividis ĝin en du partojn: la palatinata graflando Durham (regata de la episkopo de Durham), kaj la graflando Northumberland (regata de grafo).
Moderna signifo |
Hodiaŭ Northumbria estas ankaŭ neoficiala nomo de Northumberland aŭ plej granda regiono de Nordorienta Anglio.
Reĝoj de Northumbria |
604-616: Aethelfrith
616-632: Edwin
633-634: Eanfrith
634-642: Oswald
642-670: Oswiu
670-685: Ecgfrith
685-704: Aldfrith
704-705: Eadwulf
705-716: Osred la 1-a
716-718: Coenred
718-729: Osric
729-737: Ceolwulf
737-758: Eadbert
758-759: Oswulf
759-765: Aethelwald Moll
765-774: Alhred
774-779: Aethelred la 1-a
779-788: Aelfwald la 1-a
788-790: Osred la 2-a
790-796: Aethelred la 1-a
796: Osbald
796-806/808: Eardwulf
806/808-808/810: Aelfwald la 2-a
808-ĉ.810: Eardwulf
ĉ.810-841: Eanred
841-844: Aethelred la 2-a
844: Raedwulf
844-ĉ.848/9: Aethelred la 2-a
ĉ.848/9-ĉ.862/3 (kaj eble ankaŭ mallonge en 867): Osbert
ĉ.862/3-867: Aelle la 2-a
Subregoj de la vikinga regno de Jorko |
867-872: Ecgbert la 1-a
872-876: Ricsige
876-ĉ.878: Ecgbert la 2-a
En 878 Northumbria iĝis parto de la regno de Jorko.
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...