Individuismo




Individuismo estas filozofia, morala, politika kaj socia koncepto, kiu emfazas la sendependecon de ĉiu homo kaj la gravecon de homa libereco. Individuistoj apogas la plenumon de individuaj celoj kaj deziroj. Ili kontraŭas eksterajn influojn (tiujn de socio, ŝtato aŭ iu ajn alia institucio) sur la personaj elektoj de ĉiu homo. Oni do kutime rigardas individuismon kiel la kontraŭon de kolektivaj ideologioj kiel holismo, faŝismo, komunismo aŭ totalismo. Individuistoj ankaŭ kontestas la vidpunkton, laŭ kiu tradicio, religio aŭ alia ekstera morala regulo limigu homan liberecon.


Individuismo debateble rilatas al egoismo. Kvankam kelkaj individuistaj teoristoj ja estas rigardeblaj kiel egoistaj, ili plejofte ne opinias, ke egoismo estas laŭnature bona.



Vidu ankaŭ |



  • Individuisma anarkiismo

  • Kolektivismo

  • Liberalismo

  • Personismo




Popular posts from this blog

How to combine similar characters in a list?

What is the lore based reason that the Spectator has the Create Food and Water trait, instead of simply not...

Need help understanding harmonic series and intervals