Almașu
Almașu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Sălaj | ||
Alinome | Váralmás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 57′ N, 23° 8′ O46.94555555555623.132777777778Koordinatoj: 46° 57′ N, 23° 8′ O | ||
| |||
Alto super maro | 311 m | ||
Poŝtkodo | 457010 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.361 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.158 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 139991 | ||
Almașu [almaŝu] (hungare: Váralmás [va:ralma:ŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Jebucu, Petrinzel, Mesteacănu, Băbiu, Cutiș, Sfăraș, Stana kaj Țăudu.
La komunumo Almașu estas la plej suda en la distrikto Sălaj. Tra la suda parto de la komunumo pasas la fervoja linio inter Huedin kaj Kluĵo, kies ceteraj partoj situas en distrikto Cluj. Estas stacioj en Jebucu (kun la nomo Jebuc) kaj Stana. Tra Almașu pasas la nacia vojo DN1G, sed ĝi tie ne havas staton konforman al unuaranga ŝoseo.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Etimologio
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 Váralmás havis 1 779 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 160 (rumanoj, 24 % da hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio estas el 1234. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Váralmás apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Etimologio |
La rumana nomo de la loko rekte devenas de la dua parto de la hungara (almás), kiu signifas "poma" aŭ "pomarbaro" ("vár" signifas "kastelo"). Da tiaj nomoj estis multaj en la hungara reĝlando; ekzistas listo de hungaraj loknomoj kun "almás".
Jen superrigardo pri tiaj loknomoj en Transilvanio:
Almásbalázsháza | Almáscsáka | Almásdál | Almásegres | Almásfegyvernek |
Almásgalgó | Almásköblös | Almásmező | Almásszelistye | Almásszentmária |
Almásszentmihály | Háromalmás | Hídalmás | Homoródalmás | Keresztényalmás |
Kisalmás | Középalmás | Kozmaalmás | Küküllőalmás | Nagyalmás |
Pusztaalmás | Szalárdalmás | Szárazalmás | Váralmás |
Eksteraj ligiloj |
- Almașu ĉe dincomuna.ro
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
Reform-kristanisma preĝejo en Almașu
|